Homaranismo, La interna ideo
Se la artikolo havas pli ol unu mankon, bonvolu uzi la ŝablonon {{Pluraj problemoj}}. Krome aŭtomate aldoniĝas la kategorio Kategorio:Artikoloj sen ŝablono.
Homaranismo, La interna ideo estas verketo (ĉ. 50-paĝa) de Délio Pereira de Souza, eldonita de Eldona Spirita Societo Francisko Valdomiro Lorenz. Unua eldono okazis en 1994. Enhavas laŭdajn komentariojn al "interna ideo de Esperanto" kaj al Homaranismo.
La aŭtoro analizas, plene de entuziasmo, kelkajn poemojn de Zamenhof (Preĝo sub la verda standardo, La vojo, La Espero kaj Al la fratoj), kelkajn partojn de la inaugura diskurso al unua UK kaj La Dogmojn de Homaranismo.