Homberg BE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Homberg
Blazono de Homberg
Blazono de Homberg
Blazono de Homberg
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 46′ 34″ N 7° 40′ 48″ O / 46.77611 °N, 7.68000 °O / 46.77611; 7.68000 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 34″ N 7° 40′ 48″ O / 46.77611 °N, 7.68000 °O / 46.77611; 7.68000 (mapo)
Areo 6,50 km²
Alteco 941 m super marnivelo
Poŝtkodo 3622
Komunumkodo 0931
Mapo de Homberg
Mapo de Homberg
Mapo de Homberg
vdr


Homberg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 500 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Homberg situas en la montara regiono de la Svisaj Antaŭalpoj en Berna Oberlando proksimume 5 kilometrojn nordoriente de la centro de la urbo Thun en la valo de la rivero Zulg. La komunumo ne disponas pri efektiva centro sed konsistas el multaj malgrandaj setlejoj nome Dreiligass (sur alteco de 941 m s.m., kiu estas la plej granda el la setlejoj kun la poŝtoficejo, fromaĝejo kaj la komunuma administracio), Huckhaus (sur alteco de 951 m s.m. oriente de Dreiliggass), Enzenbühl (sur alteco de 997 m s.m., sudoriente de Dreiligass), Fuhren (sur alteco de 864 m s.m. en nordo de la komunumo), kaj Wittiwil (sur alteco de 778 m s.m. en nordokcidento de al komunumo). Krome al la komunumo apartenas diversaj biengrupoj kaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,50 km², de kiuj 32,0% estas kovritaj de arbaro, 63,2% servas por agrikulturo kaj 4,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Homberg limas en nordo al Fahrni, en nordoriento al Unterlangenegg, en oriento al la frakcio Buchen de la komunumo Horrenbach-Buchen, en sudoriento al Teuffenthal, en sudsudoriento al Heiligenschwendi, en sudo al Thun, en sudokcidento al Schwendibach, kaj en nordokcidento al Steffisburg.

Trafiko

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la flanka vojo n-ro 1140 de Steffisburg al Teuffenthal. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 estas Thun-Nordo sur la teritorio de la komunumo Heimberg, proksimume 5 kilometrojn okcidente de la komunumo. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la buslinio n-ro 33 de la transportentrepreno Thun-Interlaken de Thun al Teuffenthal.

Ekonomio

La ĉefa laborfonto en la komunumo estas la agrikulturo. Granda parto de la loĝantaro laboras en la proksimaj urboj Thun kaj Steffisburg.

Historio

Tum mezepoko Homberg apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj kun ilia havaĵo en la jaro 1384 fariĝis posedaĵo de la urbo Berno. Berno ĝis atribuis al la libera tribunalo de Steffisburg, al kiu ĝi apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798. En la jaro 1671 la anabaptistaj familioj Tschabold, Reusser, Eymann, Kropf kaj Stauffer estis forpelitaj el Homberg. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Thun, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la samnoma administra distrikto. Homberg en la jaro 1864 formale konstituiĝis kiel funkcianta politika komunumo.[3][4]

Blazono

La blazono montras sur ruĝa ŝildo blankan turon kun nigraj konturoj sur verda sesopa monto. Ambaŭflanke de la turo videplas sespinta ora stelo. La sesopa monto simbolas la montetan kamparon de la komunumo, la turo la iama aparteno al la libera tribunalo de Steffisburg, kaj la du oraj steloj la iaman dividon en la du lernejajn komunumojn Enzenbühl kaj Moosacker.[5]

Famaj personecoj

En Homberg naskiĝis la 17-an de nombembro 1965 la svisdevena bulgara sportpedagogo kaj liberecluktanto Louis-Emil Eyer, mortinta la 2-an de septembro 1916 dum la Batalo de Dorjan (en tiama Bulgario kaj hodiaŭ Respubliko Makedonio).

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Anne-Marie Dubler: Homberg BE en Historia Leksikono de Svislando (2008-01-08)
  4. Fonto: Historiaj datoj en la retejo de la komunumo
  5. Fonto: Priskribo de la blazono en la retejo de la komunumo

Eksteraj Ligiloj