Homedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Homedo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Homedoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Ordo: Primatoj Primates
Subordo: Seknazaj simiuloj Haplorrhini
Infraordo: Simiuloj Simiiformes
Superfamilio: Homoideoj Hominoidea
Familio: Homedoj Hominidae
Gray, 1825
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Homedoj (Hominidae) estas senvostaj simioj aŭ, pli precize, familio de la ordo primatoj, kiel ekzemple:

Nuntempe oni opinias, ke ne nur la homoj apartenas al la homedoj (la gibonoj, kvankam parencaj, ne apartenas tamen al la homedoj). La ne-homaj membroj de ĉi-familio vivas en Ekvatora Afriko, Sumatro, kaj Borneo. La fosilioj venas de la mioceno kaj aperas en Afriko kaj Azio.

Kelkaj ecoj pri homedoj[redakti | redakti fonton]

  • Pezo: proksimume 48–270 kg;
  • Viroj ĝenerale pli grandas ol inoj;
  • Fortikaj korpoj kaj disvolvitaj brakoj;
  • Polekso (man-dikfingro) kaj halukso (pied-dikfingro) kontraŭstareblaj, escepte en homoj, kies haluksoj ne estas kontraŭstareblaj;
  • Ĉiuj fingroj havas platajn ungojn;
  • Neniu havas voston;
  • Vertikala aŭ duon-vertikala teniĝo;
  • Granda cerbujo/kranio – la dentformulo estas la sama por ĉiuj – 2/2, 1/1, 2/2, 3/3 = 32, kun larĝaj incizivoj (tranĉodentoj), kaj la kaninoj (kojnodentoj) neniam evoluas ĝis dentegoj (kiel povas okazi en aliaj grupoj);
  • Ĉiu estas omnivora (ĉiomanĝulo), speciale fruktmanĝuloj. Ĉiu escepte de homoj bone grimpas, sed nur la orangutango estas arbo-loĝema;
  • Ĉiu povas teni vizaĝ-esprimojn, konstrui nestojn, ĝenerale naskas nur unu idon, kaj ĝenerale tenas longajn prizorg-tempojn rilate al la idoj.

Homa kromosomo 2 kaj ties similecaj kromosomoj en aliaj homedoj (H= homo; C= ĉimpanzo; G= gorilo; O= orangutango)rimarkinda estas la fakto, ke la homa kromosomo similas tiel kiel paro da kromosomoj de aliaj homedoj

Homa kromosomo 5 kaj ties simileca kromosomo en ĉimpanzo – la bildo prezentas kromosoman inversigon inter homo kaj ĉimpanzo en la regiono p14.I-q14.I

Homedoj (Hominidae)[redakti | redakti fonton]

La simbolo † indikas elmortintan grupon. Tiu ĉi listo ne estas kompleta.

Driopiteka subfamilio (Dryopithecinae)[redakti | redakti fonton]

  • † Prokonsula genro (Proconsul)
  • † Rangvapiteka genro (Rangwapithecus)
  • † Driopiteka genro (Dryopithecus)

Orangutanga subfamilio (Ponginae)[redakti | redakti fonton]

  • † Ramapiteka genro
  • † Gigantopiteka genro (Gigantopithecus)
  • Orangutanga genro (Pongo)
    • Pongo pygmaeus

Homa subfamilio (Homininae)[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]