Gomel
| Gomel | |||
| beloruse: Гомель, ruse: Гомель | |||
| urbo | |||
|
Palaco de Paŝkeviĉ en Gomel
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Гомель | |||
| Lando | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Homela regiono | ||
| Situo | Gomel | ||
| - alteco | 135 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 52°26′43″N 30°59′03″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 52.44528 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">52.44528°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 113,0 km² (11 300 ha) | ||
| Loĝantaro | 481 197 (2004) | ||
| - de metropolo | 527 886 | ||
| Denseco | 4 258,38 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1142 | ||
| Urbestro | Viktor Pilipets | ||
| Horzono | OET (UTC+2) | ||
| - somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
| Poŝtkodo | 246xx, 247xxx | ||
| Telefona antaŭkodo | (+375) 232 (2) | ||
| Aŭtokodoj | 3 | ||
|
Situo enkadre de Belorusio
|
|||
| Retpaĝo: www.gorod.gomel.by | |||
Homel - belaruse Гомель, ruse Гомель (tiulingve prononcata pli-malpli Gomelj) - estas urbo en la sudorienta parto de Belorusio. Ĝi estas la ĉefurbo de Homela regiono, nomata laŭ la urbo. Komence de la jaro 2004, la urba loĝantaro estis ĉirkaŭ 480 000 homoj.
Enhavo |
Administracia divido [redakti]
Homel konsistas el kvar distriktoj: Soveta, Centra, Fervoja, Novobelica.
Historio [redakti]
La urbo unuafoje menciiĝis en kronikoj en la jaro 1142 (tiu dato konsideratas kiel fondojaro de la urbo) kiel urbo en la historia Ĉernigova/Ĉernihiva princlando. De la jaro 1335 Homel apartenis al la Grandduklando Litovio, de la jaro 1772 jaro al la Rusia Imperio. De la jaro 1919 la urbo estis centro de Homela gubernio en RSFSR de Sovetunio, kaj de la jaro 1926 ĝi estis parto de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko de Sovetunio. De la jaro 1938 la urbo estas la administra centro de la samnoma Homela regiono.
Industrio [redakti]
Granda industria centro: produktado de kemiaj sterkoj, stabloj, agrikulturaj maŝinoj, vitro, prilaborado de diamantoj, konditoraĵoj.
Ĝemelaj urboj [redakti]
Interalie estas pola urbo Radom / Radomo
Komunikado [redakti]
Fervoja ligo ekzistas kun Brjansk, Bresto, Ĉernihivo, Minsko kaj Bahmaĉ en Ĉernihiva provinco, ŝosea kun Kievo, Vicebsk, Minsko, Bresto, Brjansk, Mahilovo, Kalinkaviĉi, Bobrujsk kaj Ĉernihivo.