Homeopatio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Homeopatio estas skolo de medicino, kiu traktas malsanojn per apliko de similaj, arte generitaj malsanoj (greke ομοιος [homojos] = simila). Ĝi tiel kontrastas al alopatio, kiu estas la majoritata skolo de medicino. Ĝenerale, la plejmulto de medicinistoj konsideras homeopation pseŭdoscienco.

Historio[redakti | redakti fonton]

Homeopatio ne estas fako de la scienca medicino, kvankam en kelkaj landoj ĝi posedas ian gradon de agnosko. Ĝi baziĝas sur aliaj modeloj kaj aliaj teknikoj. Oni povas dividi la tutmondan medicinon en tri fundamentajn branĉojn, nome,

  1. Alopatio aŭ biomedicino – lokisma*, biokemia;
  2. Homeopatio – vitalisma, hipokrata;
  3. Orienta medicino – ankaŭ vitalisma.

Per “lokismo” oni komprenas tendencon en medicino kompreni la malsanon kiel lokan afekcion (bio-kemian, histan), en oponado al la vitalisma vidpunkto, kiu komprenas la malsanon kiel tutecan afekcion.

La homeopatia medicino ekaperis ekde la publikigo, en 1796, de “Eseo pri Nova Principo Eltrovi Kuracajn Efikojn de la Drogoj” fare de Samuelo Hahnemann, germana kuracisto el Meissen. En tiu verko li prezentas la fundamenton de la leĝo de simileco kaj proponas kuraci malsanon kontraŭmetante al la organismo malsanon similan estigatan de la medikamentoj (nenatura malsano). Poste li publikigis sian maĵoran verkon en 1810, la "Organono de la Kuracarto", kie estas la fundamentoj de la tuta homeopatia kuracarto. En 1828 li publikigas la verkon "Kronikaj Malsanoj" kie li disvolvas siajn ideojn kaj prokalamas novajn konceptojn (sikozo, sifilozo kaj psoro) pri la kronikaj malsanoj.

Konceptoj[redakti | redakti fonton]

Vitalismo[redakti | redakti fonton]

Konsiderata kiel doktrino, la vitalismo konceptas la vivon ne kiel epifenomenon de la fiziko-kemiaj reakcioj, sed kiel aŭtonoman enton neredukteblan al la materio. Tio signifas, ke super la organismo potencas la "vitala principo", kiu regas kaj subtenas ĝin je intima kunestado. Jen kiel diras Hahnemann en sia Organono: “En la individua farto regas absolute la vitala forto de nemateria naturo (Autokratie), kiu animas la materian korpon (organismon) kiel "Dynamis"*, subtenante admirinde la tutajn partojn laŭ vitala kaj harmonia proceso de ĝiaj sensaĵoj kaj funkcioj, laŭmaniere, ke la racia spirito, kiu loĝas en ĝi, povu libere servi sin de tiu viva kaj sana instrumento por la plej alta celo de nia ekzistado” – Org. § 9. Kiel aŭtokrata kaj instinktoplena ento ĝi neniel povas esti identigata kun ajna speco konata de energio, male ĝi estas io diferenca, reganta super la elektro-kemia energio de la organismo. Oni povas diri, ke la vitala principo estas “organisma konscio”, “organisma psiko”(**), la "vitala elano" de Bergsono, la "monado" de Lejbnico. La granda vitalisto Sthal nomis ĝin “animo”. Hahnemann plue diras: “La materia organismo, konceptita sen la vitala forto, ne scipovas ian ajn sensaĵon, ian ajn aktivecon, nek memkonservadon (ĝi estas morta kaj sub la efiko de la ekstera fizika mondo, putranta kaj malkomponiĝanta denove je siaj kemiaj komponaĵoj); nur la nemateria ento (la vitala principo, vitala forto), kiu animas la organismon je sana stato aŭ malsana, donas al ĝi la tutan sensaĵon kaj stimulas ĝiajn vitalajn funkciojn.” - Org. § 10. Do la vitala principo estas formiga kaj ordiga principo de la korpo, konservanta la organismon en sana stato. Pri la farto de la vitala principo li diras: “La homo malsaniĝas nur pro tio ke, origine, tiu forto de nemateria naturo, tiu vitala forto kun propra aktiveco (vitala principo) estis afekciita de dinama efiko, fare de morba aganto, damaĝa al la vivo; nur la vitala principo afekciita fare de tia perturbo povas doni al la organismo la nenormalajn sensaĵojn, kiuj pelas ĝin, tiele, al neregulaj funkcioj, kiujn ni nomas malsanoj, ĉar ĉi tiu dinama esto, nevidebla per si mem kaj nur rekonebla per siaj efikoj ĉe la organismo, oferas sian morban mistonion nur pere de malsana manifestiĝo en la sensaĵoj kaj funkcioj (la nura flanko de la organismo turniĝinta al la observantoj kaj kuracartistoj), tio estas, pere de la rekonado de la malsanaj simptomoj, pro neekzisto de alia maniero konatigi ĝin” - Org, § 11. En noto al ĉi tiu paragrafo la aŭtoro provas klarigi la dinaman afekcion komparante ĝin kun altiraj fortoj de la naturo, ezkemple: la magnetismo, la tajda fluso kaj gravito. Por li ĉiuj ĉi efikoj estas dinamaj kaj ne estas malfacileco por komuna homo kompreni la dinamajn interagojn de la vitala principo.

La 19-a kaj komenco de la 20-a jarcento estis la plej fekunda grundo por la vitalismo (nomita metapsikia periodo), ĉar la tiama scienco estis banita de tiu ondo da strangaj fenomenoj kaj havis sian avangardon tute envolvitan en tiaj esploroj. William Crookes, Charles Richet, Ernesto Bozzano, W. J. Crawford, Gustave Geley, F. Myers, Cesare Lombroso, Alexandre Aksakof, Oliver Joseph Lodge; k.a., estis kelkaj el la multaj eminentuloj esplorantaj la vitalismajn fenomenojn. W. Crookes esploris la fenomenon dum tri sinsekvaj jaroj ĉe la mediumino Florence Cook (observado okazinta dum la jaroj 1870-73 kaj publikigita je la unua fojo en la “Quartely Journal of Science” de januaro de 1874) kaj konstatis la ekziston de biopsikan emanaĵon kies kapablo “kondensiĝi” (“materiiĝi” laŭ la metapsikia termino) kaj formigi anatomiajn membrojn tre miris la sciencistojn. Li nomis tiun emanaĵon psikoforto. Dum longa tempo li kunvivis eĉ kun viva “fantomo”, Katie King, kiu manifestiĝadis per ektoplasma organismo. Charles Richet, nobelpremiito pri fiziologio en 1913, komisiita de la sciencista rondo de Parizo, por studi la fenomenon ankaŭ rekonis la veraĵon de la manifestiĝo, observante ke tiu ĉi biopsika emanaĵo eliĝadis de la poroj kaj naturaj aperturoj de la mediuma organismo. Li nomis ĝin ektoplasmo. (Richet, C., Traité de Metapsychique, Paris,1923). Tiu ĉi vitaleca “substanco”, devenanta de Vitala Principo, nur manifestiĝadis en tre speciala medio aŭ etoso, ne ĉiam reproduktebla de la sciencistoj, fakto kiu tre embarasis la tiaman sciencon. La principo de unueco de tiu Vitala Principo estis adekvate asertata de Dro. Gustave Geley (Geley, G., De l’ Inconscient au Conscient, Paris. 1919) kiam li komparis la ektoplasman fenomenon kun la fenomeno de histolizo en la enpupiĝinta raŭpo. Li diras: “ĉio okazas en biologio kvazaŭ la homa organismo estis esence konstituita de primitiva kaj unika substanco, kies organikaj formaĵoj estas simplaj reprezentaĵoj”. Geley alvenis al konkludo ke ekzistas "supera dinamismo, direktiva, organiza kaj centraliza", kiu ŝajnas subteni ĉiujn fenomenojn de la vivo. Malgraŭ tiuj ĉi gravaj observoj fare de tiuj eminentaj sciencistoj, la scienca metodo ne havis sufiĉecon por esplori nek kompreni la fenomenon. La intima fenomeno de vitalismo postulas novan sciencan metodon fundamentitan sur nova scienca paradigmo.

(*) Estas sugestata la esperantigo de tiu grekdevena termino per la esperanta vorto "dinamo" kun la senco de "namateria principo", memstara, sendependa de la organismo, malgraŭ sia intima interrilato kun ĝi. (Ĝi ne rilatas al la signifo "dinamo = elektra generatoro".)

(**) Pri “organisma psiko” aŭ “organisma konscio” oni komprenas instinktan kaj aŭtomatan enton sub la la influo de la “racia konscio”. La nuntempa fiziko ne agnoskas alian trian principon en la universo krom la du konatajn, “energio” kaj “materio”. Laŭ ĝi la universo estas konstituita nur de tiuj du principoj, kaj la anoj de homeopatio, kvankam ne la tuto da homeopatoj, volas aldoni la trian, la psikon aŭ konscion, kiel ordigantan principon super energio kaj materio.

Principo de simileco[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi principo jam estis proklamata de Hipokrato 500 jarojn antaŭ Kristo kaj ĝi asertis, ke oni povas kuraci ian malsanon pere de la substanco, kiu estigas malsanon similan al tiu kuracenda. Poste oni konigis ĉi tiun principon per la latina esprimo “similia similibus curentur” (similaĵon similaĵo kuracu). Hahnemann retrovis ĝin, kiam li eksperimentis en si mem kinkonon (Chinchona officinalis el rubiacoj) kaj observis en sia organismo simptomojn similajn al tiuj de la marĉa febro (malario). Li ripetis la eksperimenton kaj reobservis la simptomojn de paludismo. Ekde tiam li proklamis al la kuracista rondo tiun principon kiel fundamenton de Homeopatio.


Malsano[redakti | redakti fonton]

Homeopatio havas alian modelon pri malsano tute malsimila al la lokisma modelo de la majoritata okcidenta medicino. Laŭ ĉi ties modelo (lokisma) la malsano estas biokemia afekcio kaŭzata de la konataj morbogenaj agantoj (mikroorganismaj kaj imunologiaj) kaj pro tio la kuracista ago devas rekte trafi tiujn ĉi substratojn, kiel rekta interveno en la fiziologion; ĉe tiu ĉi kuracista agmaniero oni devas uzi medikamentojn je grandaj dozoj , kun signifa kvanto da kemia substanco (rekta biokemia ago) por subpremi la morbajn reakcion en la malsana organismo. Tion permesis la jarcenta esplorado de la homa anatomio kaj la sennombraj biokemiaj eksperimentoj okazintaj en la bestoj kaj tro rare en la homo mem. Aliflanke, la homeopatia modelo prezentas la malsanon kiel “dinama afekcio” okazanta en alia substrato, nome, la Vitala Principo* aŭ Dinamo (“Dynamis”). La diagnozo de ĉi tiu afekcio fariĝas surbaze de la dinamaj simptomoj devenintaj rekte de la Vitala Principo, ne de la histaj suferoj. Hahnemann nomis tiujn ĉi simptomojn, reprezentivaj; ili enhavas la tutecan reprezentiĝon de la organismo kaj konsistiĝas en la sufero de la propra Dinamo. Longe antaŭ la manifestiĝo de la hista aŭ organa simptomo, la dinama simptomo montriĝas al la sperta observanto de la kuracarto. Antaŭ ol la biokemia ŝanĝo okazi, la dinamaj simptomoj fariĝas sensebla al la individuo. Estas tiuj ĉi simptomoj la vera malsano mem. Dinamaj simptomoj kaj homeopatia malsano estas unu sola kaj sama afero. La forigo de ĉi tiuj specialaj simptomoj estas la vera kuraco, ĉar redonas al la organismo la sensado de sano, eĉ kiam la histaj lezoj ankoraŭ prezentiĝas en la organismo. La individuo, antaŭe malsana, nun sentas sin pli vigla, lia psiko fariĝas pli klara kaj li plibone toleras eĉ kronikan lezon kiu malrapide pliboniĝas.Do la malsano konsistiĝas je la miskomforta aŭ malsana sensaĵo de la organismo, kiam ĝi okazas nature. Tiu koncepto de natureco estas tre grava kaj kara al la homeopato, ĉar li scias ke la malsano komplikita de la drogoj je grandaj dozoj fariĝas rezista al la stimulo de la homeopatiaj dozoj. Homeopatio estas kuraciva nur por la naturaj malsanoj, ĝi malfacile kuracas komplikitajn malsanojn kaj tute ne kuracas drogdevenajn malsanojn. Multaj malsanuloj alvenas al la homeopataj konsultejo plendantaj pri simptomoj tute devenintaj de la ĉiutaga uzado de alopatiaj dozoj (primaraj kaj sekundaraj simptomoj pro la enantiopatiaj grandaj dozoj). La stimuloj de la minimumaj homeopatiaj dozoj estas tre mildaj kompare kun la grandaj alopatiaj dozoj. La homeopatia dozo nur stimulas la Vitalan Principon reagi. Oni emas diri ke la minimuma dozo ne agas (kiel okazas al la kemia ago), sed agigas la organismon. La celobjekto de la homeopatia ago estas la vitala reakcio. Tio bone asertas Hahnemann en la § 66: “Tamen la homeopatiaj minimumaj dozoj ne igas la sanan korpon senti la evidentan sekundaran agon, kontraŭstaran al la perturbaj agantoj, fakto facile komprenebla. Iom da tiuj agantoj certe produktas primaran agon percepteblan kiam oni atente observas, sed la viva organismo nur oferas reagon (sekundaran agon) sufiĉan al la neceso reveni al normala stato” . Tial ne pravas la oponantoj kaj skeptikistoj de Homeopatio kiam ili emfazas la malĉeeston de medikamentaj substancoj por aserti la neefikecon de la homeopatiaj diluaĵoj. Tio estis klara al la mensoj de la homeopatoj ekde la unuaj hahnemannaj eksperimentoj. Konsidere, do, ke Homeopatio pritraktas pri “nemateriaj” fortoj, – ĝi traktas pri biopsikaj fortoj, dinamaj – ĝi ne estas taŭga kiel esplorobjekto de la scienca metodo. La alopatia medicina racieco ne taŭgas, siavice, kiu mezurilo de la homeopatia racieco. Ili ambaŭ disiĝas en la fundamentaj punktoj. Pro tio homeopatio ne povas, epistemologie, esti agnoskata de Alopatio, ĝi ne povas esti fako de la Bio-medicino, almenaŭ tiu meĥanisma. Homeopatio havas sian propran raciecon, vitalisman. Nur alia sciencmetodo, konsiderante la fiksajn kaj universalajn leĝojn de la kuracado, povas mezuri ĝiajn teknikajn esplormetodojn. Pro tiaj fiksaj leĝoj de la naturo Homeopatio ne bezonas ŝanĝi nek modifi siajn manierojn esploradi eĉ ne aktualigi siajn centjarajn medikamentojn.. Aliflanke, pro tio ke ĝi surbaziĝas sur leĝoj fiksaj kaj universalaj, Homeopatio proponas kuraci la organismon malsanan, ne paliativi la malsanojn. Ĝi proponas plibonigi la farton de la homo, igante lin pli kapablan reagi kontraŭ la morbogenajn influojn de la naturo.

Teknikaj konceptoj uzataj de defendantoj de homeopatio[redakti | redakti fonton]

Dinamizado[redakti | redakti fonton]

Tiu teknika termino devenas de la radiko “dinam/” (jam supre klarigita) plus la sufikso “iz/” kaj signifas eligi aŭ ekapereigi el la interno de la substancoj la kuracan efikon. Hahnemenn eltrovis tiun ĉi principon, kiam li eksperimentis en si mem (aŭto-eksperimentado) medikamentajn substancojn kaj observis, ke eĉ, kiam li submetiĝis al la medikamenta solvaĵo je diferencaj diluogradoj (minimumaj dozoj), ĝi ankoraŭ efikis sur la organismo. Tiun ĉi principon aŭ kapablon de la substancoj, eĉ la inertaj, efiki sub dinamizado, li nomis "fiziopatogena leĝo de la naturo" - Org. unua noto al § 269. Estas tiu leĝo, kiu elbligas al la substancoj efiki al la organismo. Laŭ Hahnemann tiuj influoj de la medikamentoj sur nia farto okazas diname, kiel per kontaĝo, absolute sen komunikado de materiaj partoj de la substancoj. La dinamizado okazas, kiam oni aplikas sinsekvajn skuojn aŭ sukusiojn* aŭ ankoraŭ pistadon sur la diluaĵa flakono de la substanco kruda. Pere de tiu teknika aplikado (sukusiado aŭ pistado) la kuraca povo kaŝita en la kruda substanco riveligitas. Oni ankaŭ nomas ĉi tiun teknikon "potencigo".

(*) Estas sugestata la teknika termino “sukusio” devenantan el la latina “sukussio”, termino jam ekzistanta en la teknika homeopatia vortaro, anglalingve “sucussion”, france “sucussion”, itale “sucussione”, hispane “sucusión” kaj portugale “sucussão”.

Minimumaj dozoj[redakti | redakti fonton]

Post sperti toksiĝon dum la aŭto-eksperimento de kinkono, Hahnemann komencis dilui la substancojn kaj observis, ke je minimumaj diluaĵoj la medikamento konservis siajn povojn malsanigi la organismon kaj, plie, la diluaĵo mildigis la simptoman akrigon observatan post la preno de la medikamento dum klinika uzado.

Homeopatia eksperimentado - Patogenezioj[redakti | redakti fonton]

Estas la metodo estigi nenaturajn malsanojn ĉe sana homo pere de dinamizitaj medikamentoj, dank’ al la “fiziopatogena leĝo de la naturo”, kiu ebligas la rivelon de la kuraca povo de la substancoj kaj ĝian kontaĝon al la homa organismo. Hahnemann proklamas la aŭtoeksperimenton (eksperimentado en si mem) kiel la plej bonan manieron koni la kuracajn povojn de la substancoj. Tion ĉi li asertas en noto ĉe la § 141 de sia Organono. La simptomoj estigitaj en la eksperimentado konsistigas la patogeneziojn (aŭtopatogeneziojn), tio estas, la kolekton de simptomoj propraj al ĉiu medikamenta substanco. La kolekto da patogenezioj konsistigas la homeopatian medicinan materialon ĉiutage manumata de la tutmondaj homeopatoj.

(*) La aŭto-eksperimentadon la docentoj kaj lernantoj de Instituto Minasa de Homeopatio (IMH) – provinco Minas-Ĝerajso/Brazilo, sisteme efektivigas kiel lernobjekton de la specialiga kurso por kuracistoj. http://www.imh.com.br

Oficiala agnosko[redakti | redakti fonton]

Homeopatio estis oficiale agnoskita en Brazilo en jaro 1980 de Brazila Kuracista Konsilantaro (BKK) pere de la rezolucio nº1000 kaj en 1988 la Brazila Homeopatia Kuracista Asocio estas akceptita en la Medicina Konsilantaro por Fakoj de BKK.

Skeptika vidpunkto[redakti | redakti fonton]

La homeopatio baziĝas sur konsideroj nesciencaj, kaj ĝiaj atingoj neniam estis testataj laŭ la scienca metodo. Ĝi devenas de tempoj, en kiuj ne estis konata la atoma karaktero de la materio, kaj tial oni ne sciis, ke tiaj diluadoj kondukas al la fakta malapero de la kuraca sustanco. Nuntempe vendiĝas homeopatiaj medikamentoj kun koncentrado 30C, tio estas tridekfoje diluo de 1 al 100, kio kondukas al kompleta malapero de ĉiuj molekuloj de la substanco en la fina preparaĵo.

La teorioj de Hahnemann baziĝis sur tre maloftaj kaj sensignifaj observadoj, kaj neniu protokolo estis sekvita por kontroli, ĉu la efikoj observitaj havis ian rilaton kun la medicinaĵo aŭ la malsano. Homeopatio apenaŭ ŝanĝis sian bazon en 200 jaroj, kaj la grandaj modifoj en la fiziko, ĥemio, biologio kaj medicino ne modifis la bazan manieron pretigi la homeopatiajn kuracilojn.

La homeopatio povis funkcii en la tempo de Hahnemann, kiam la medicino posedis tre malfortajn sciencajn bazojn kaj la ĝeneralaj medicinistoj uzis tre agresajn kuracilojn, dum la ekstrema diluiĝo de homeopatio ne nocis la korpon kaj permesis la normalan naturan memsaniĝon de la korpo. Tamen, por infektaj aŭ pli gravaj malsanoj, la homeopatio estas tute senefika.

Sukcesa homeopatia kuracado, kiam ĝi okazas ĉe ne tiom gravaj malsanoj, baziĝas sur la efiko placeba.

Esperantistaj homeopatiaj kuracistoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankau[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]