Homero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Busto de Homero en la Brita Muzeo

Homero (greke Όμηρος [Homeros]), antikva greka poeto el Ionio dum la 8-a jarcento a.K.. Li verkis du epopeojn: la Iliadon pri la kolero de Aĥilo kaj epizodo dum la Troja milito inter la grekoj kaj la trojanoj, kaj la Odiseadon – la rakonton pri la dekjara vojaĝo de Odiseo hejmen post la troja milito.

Ambaŭ epopeoj estas verkitaj en heksametroj. Tio fariĝis la plej uzata metriko de la klasika epoko.

Multaj aliaj rakontoj de la greka kaj latina antikveco rilatas al ĉi tiuj verkoj. Interalie, ili inspiris Vergilion al la Eneado.

En Esperanto

La blinda Homero gvidiĝas (pentraĵo de William-Adolphe Bouguereau de 1874).
  • A. Kofman tradukis frue en la historio de la lingvo el la Iliado - en heksametroj: ĉe eldonejo W. Tümmel en Nürnberg, Germanio, aperis lia traduko en pluraj kajeroj, 1895, 1896 kaj 1897, entute 104 paĝoj (Iliado I ĝis VI, verso 310).
  • W.J.A. Manders tradukis en prozo la tutan Odiseadon: Odusseias de Homeros, Zutphen, 1933.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda