Homiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komparo de la manoj de homo kaj de ĉimpanzo.

Homiĝo estas la procezo kiu transformis iom post iom stirpon de primatoj en homoj. Kiel evolua biologia procezo tuŝis la grupon de la homedoj (Hominina) el la diverĝo inter la lasta komuna praulo de la grandaj simioj (antropomorfaj simioj, kiuj formas kun la homenoj la grupon de la homedoj -Hominidae-), antaŭ pli ol 6 milionoj da jaroj.[1]

La termino kaj la koncepto kiun ĝi difinas estis stampitaj de Édouard Le Roy en sia verko Les origines humaines et l'évolution de l'intelligence, publikaĵo de kurso okazinta en la Collège de France inter 1927 kaj 1928. Antaŭe la termino estis uzata en teksto nepublikigita de Pierre Teilhard de Chardin en 1923.

Kiel procezo de kultura evoluo limiĝas ne nur al ŝanĝoj en anatomiofiziologio, sed al ŝanĝoj laŭ etologiokonduto ne denaskaj sed kulturaj, kiuj okazis kaj disvatiĝis paralele kaj en la materia kulturo (kies plej konataj ekementoj estas la ŝtonaj iloj devenaj el la ŝtona epoko), kiel, ekzemple, la lingvo, la socia organiziĝo, la pens-manieroj, la tradicioj, la intelekta produktado (teknikoj kaj ideoj antaŭ-sciencaj kaj antaŭ-teknologiaj, kredoj, arta kredo) kaj ĉiuspecaj formoj de interrilatoj, kaj kun la medio (kies studado estas pli hipoteza, ĉar baziĝas sur deduktado el la materiaj restaĵoj kaj la konkludoj, kiuj povas esti akiritaj pere de antropologiaj studoj).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ajeet Jaiswal, The hominization process of Homo Sapiens, University of Delhi, India, 2007, p.43, konsultebla ĉe la retejo http://eaa.elte.hu/Jaiswal2.pdf