Homlupo
Homlupo (ankaŭ, en PIV kaj laŭ Zamenhof, lupfantomo; aliaj, maloftaj nomoj luphomo kaj likantropo laŭ la greka λυκάνθρωπος = lup-homo) en folkloro estas homo kiu havas la povon iĝi lupo. Laŭ la plej multaj rakontoj, la homlupo lupiĝas nokte, precipe dum plena luno, kaj atakas aliajn homojn, sed tage eĉ ne memoras pri tio. Laŭ moderna populara kulturo (literatura kaj kina), la atakitoj kiuj transvivis la atakon (kutime temas pri mordo) ankaŭ iĝas homlupoj; homlupon oni povas mortigi nur per arĝenta batalilo (kuglo, sago).
Homlupo estas tre populara eŭropa folklora estulo. Eĉ en landojn kie ne estas veraj lupoj, kiel Brazilo, eŭropaj koloniistoj portis tiun ĉi legendon. Laŭ brazila versio, homlupo estas la sepa vira filo, post sep filinoj de unu virino. Por liberigi lin de malbeno, oni devas vundi lin per rozdorno kolektita en tombejo ĉe noktomezo. En Brazilo, kompreneble, li ne estas lupo, sed "granda hundo". Belorusoj havis legendojn pri mezepoka princo Vseslav Brjaĉislaviĉ, kiu havis kapablon transformiĝi en homlupon.
Homlupoj en kulturo
Kantoj
Multaj kantoj pritraktas la temon de homlupoj.[mankas fonto] Vidu ekzemple Varulven.
Poemoj
Pri homlupo ekzistas tre fama germana poemo verkita de Christian Morgenstern. En tiu poemo okazas multaj gramatikaj ŝercoj. Jam en kelkaj lingvoj ekzistas tradukoj, kiuj ĉiam primokas la gramatikon de la koncerna lingvo.[mankas fonto] La poemon esperantigis Bertilo Wennergren.[1].
Filmoj
Multaj filmoj pritraktas la teman de homlupoj, ekzemple Usonana homlupoo en Parizo.
Ludoj
Ekzistas ankaŭ ludoj, kie homlupoj estas temuloj, ekz. ludo Homlupo.
Referencoj
- ↑ La Lupfantomo. Alirita 2011-12-19.