Homo floresiensis

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Homo floresiensis
Troveblo de fosilioj: Malfrua Plejstoceno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Familio: Homedoj Hominidae
Genro: Homoj Homo
Specio: H. floresiensis
Konserva statuso
Binoma nomo
Homo floresiensis
P. Brown et al., 2004

Homo floresiensis ("Homo de Flores") estas nove priskribita specio de la genro Homo, rimarkinda pro siaj malgrandaj korpo kaj cerbo, kaj pro sia ĵusa (ĝis antaŭnelonga) ekzisto.

En septembro 2003, grupo de arkeologoj malkovris sep skeletojn kun iliaj ŝtonaj iloj en kavo en la indonezia insulo Floreso. Sciencistoj supozas, ke la specio ekzistis samtempe kun modernaj homoj (Homo sapiens). La datumado de la restantaj skeletoj montras aĝon de ĉ. 18.000 jaroj.

Laŭ la unuaj esploroj, la Homo floresiensis vivis en la insulo inter -95.000 kaj -12.000 jaroj. La alteco estas de ĉ. 1 m kaj la pezo de 16 ĝis 28 kilogramoj. Ankaŭ rimarkinda estas la malgrandeco de la cerbo, kies volumeno estas ĉ. 400 cm3.

Oni supozas ke la homo de Floreso estas praido de la Homo erectus. Tiu ĉi eble alvenis navigante antaŭ 800.000 jaroj en la insulon. Ne trovinte naturajn malamikojn, ili reduktis sian grandecon, laŭ fenomeno konata ankaŭ en aliaj specioj.

La insulo Floreso havas aliajn specialaĵojn koncerne la grandon de la bestoj tie troviĝantaj aŭ ĝis antaŭ nelonge ekzistintaj: nanaj elefantoj, aŭ drakoj de Komodo

[redaktu] Eksteraj ligoj

•  http://www.une.edu.au/news/archives/000098.html
•  http://www.nature.com/news/specials/flores/index.html
•  http://news.nationalgeographic.com/news/2004/10/1027_041027_homo_floresiensis.html