Homo habilis

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Homo habilis
Kranio de Homo habilis
Kranio de Homo habilis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Subklaso: Placentuloj Eutheria
(senranga ordo) Euarchontoglires
Superordo: Euarchonta
Ordo: Primatoj Primates
Subordo: Haplorrhini
Superfamilio: Hominoidea
Familio: Hominidae
Subfamilio: Homininae
Genro: Homo Homo
Binoma nomo
Homo habilis
Leakey et al., 1964

La Homo habilis (lerta homo) estis frua specio de la genro Homo, kiu vivis antaŭ ĉirkaŭ 2,5 ĝis 1,44 milionoj da jaroj en orienta Afriko.

La unuajn fosiliojn (kranikfragmentoj kaj malsupra makzelo) trovis Jonathan Leakey en 1960 en Olduvai, Tanzanio. Ilin priskribis en 1964 Louis Leakey komune kun Phillip Thomas kaj John Napier kiel Homo habilis.

Kompare kun la pli fruaj Aŭstralopitekoj kaj Paranthropus li havis je 30% pli grandan cerbvolumenon, nome ĉirkaŭ 650 ccm (Homo sapiens 1200-1400 ccm). Oni supozas, ke li kompletigis sian nutraĵon per viando. Tamen li ne estis ĉasisto, lia nutraĵo ĉefe estis plantoj kaj kadavroj. Unuafoje en historio homo uzis ŝtonajn ilojn. Li altis ĉirkaŭ 1,45 m, la viroj pezis inter 50-90 kg, la virinoj 30-40 kg.

Pro novaj trovaĵoj oni dubas, ke la tezo de Louis Leakey estas ĝusta, ke Homo habilis estas praulo de Homo erectus. Meave Leakey kaj Louis Leakey kaj ŝia teamo publikigis en 2007 trovaĵon de Homo habilis, kiu havas la aĝon de nur 1,44 milionoj da jaroj. Tio signifus, ke Homo habilis kaj Homo erectus vivis komune dum preskaŭ duonmiliono da jaroj. La sciencistoj supozas, ke ambaŭ specioj ne estis konkurenculoj kaj vivis en propraj niĉoj.

Jam pli frue aliaj sciencistoj diris, ke Homo habilis estus speco de Australopithecus.