Homo homini lupus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Homo homini lupus, lokucio el la latina, (La homo por la homo estas lupo), kies literatura pli antikva antaŭantaĵo legiĝas en la latina komediverkisto Tito Maĉjo Plaŭto, kies preciza esprimo estas „lupus est homo homini, non homo, quom qualis sit non novit„ (Lupo estas la homo al la homo, ne la homo, se ne konas unu la alian) en Asinaria, V. 495, efike resumas antikvan kaj amaran koncepton pri la homa kondiĉo, kiu transdoniĝis kaj disvastiĝis laŭ jarcentoj, lasante spurojn pri si ĉu en la klera penso ĉu en la popola kun buntaj spritmotoj.

Konata fariĝis la eldiro danke al la angla priŝtata filozofo Thomas Hobbes. Oni obstine asertas, ke la eldiraĵo venas el lia ĉefverko Levjatano. Verdire la frazo venas el la dediĉa noto de la verko De Cive, kiun Hobbes adresis al William Cavendish. Laŭ Hobbes la homa naturo estas substance egoista, kaj la determinanto de la homa agado estas nur la instinkto de supervivo kaj subpremado. Li neas ke la homo povas sin senti puŝita kontakti sian similulon virte de natura amo: se la homoj ligiĝas inter si amike kaj socisprone harmoniigante sian rilatojn per la leĝoj, tio ŝuldas nur al reciproka timo.

En natura stato, tio estas en kondiĉo en kiu ne estas iu ajn leĝo, ĉiu individuo, movita de sia intima instinkto, provas damaĝi la aliajn kaj elimini obstaklantojn laŭ kontentiĝo de siaj deziroj. Ĉiu vidas en sia proksimulo malamikon. El tio devenas stato de konstanta konflikto, iu speco de milito de ĉiuj kontraŭ ĉiuj (= bellum omnium contra omnes) [1], en kiu ne povas ekzisto pravo aŭ malpravo (kiujn nur la leĝo povas distingi), sed rajto de ĉiu sur ĉiu aĵo (ankaŭ rilate la vivon alies).

Ekster medio de la filozofio, kutime la frazo estas uzata por substreki, foje ironitone foje tristkonstate, la malbonecon kaj la malicon de la homo. Sume, la esprimo similas al tiu ĉi mors tua vita mea (via morto estas mia vivo) kiu efike priskribas la nekorepteblan egoismon.

Kun Hobbes certe ne samopinias sennombraj filozofoj, ekzemple stoikisma skolo, inter kies sekvantoj elstaras Lucio Anneo Seneko, kiu skribis ke “la homo estas sanktaĵo por alia homo” (homo sacra res homini) en Leteroj al Lukilio, XCV, 33.

Tian homan staton kristanismo nomas origina peko adheranta al ĉiu homo. Tamen ĝi substrekas la eblon eliri el tiu koruptiga ligo per du konsideroj: 1) la proksimulo estas amata de Dio, eĉ bildo de Dio kaj destinita al la eterna vivo kun Dio, 2) kaj la dia graco, se libere akceptita, liberigas el tiuj mavaj tendencoj sentigante en la aliaj homoj amendaj kiel ilin amas Kristo, la Elaĉetinto. Vidu en la Katolika sociala doktrino de la socialaj enciklikoj.

Gramsci, en iu noto de siaj Quaderni del carcere,[2] memorigas ke la esprimo-formulo trovigas inter la mezepokaj goliardaĵoj tiel sonanta: "Homo homini lupus, foemina foeminae lupior, sacerdos sacerdoti lupissimus" (homo lupo por la homo, virino pli lupa por alia virino, sacerdoto plejlupa por alia sacerdoto”

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hobbes, De cive, 1, 12
  2. Quaderno XXVIII, en «Passato e presente», Torino, Einaudi, 1974, pp. 152-153