Homo kaj kosmo
El Vikipedio
Homo kaj kosmo estis popularscienca revuo pri astronomio. Ĝi eldoniĝis dum pli ol 20 jaroj (1963-1984). Iniciatinto estis D-ro Gabrijel Divjanoviĉ, kiu ĉefredaktis ĝin kun helpo de kolegoj el la observatorio en Zagreb.
Unu el la redaktejoj estis la "Turo de la Pastro" en Zagrebo (laŭ mencio en la ekskursa programo de la 86-a UK).