Homrajtprotekta Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Homrajtprotekta Partio
partio
Komenco majo 1979 vd
Lando(j) Samoo vd
Sidejo Apio
Ideologio

socia konservativismo • kultura konservativismo • kristana demokratio

Fondinto(j) Va'ai Kolone • Tofilau Eti Alesana vd
Ĉefestro(j) Tuilaepa Aiono Sailele Malielegaoi vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Homrajtprotekta Partio aŭ en angla Human Rights Protection Party (HRPP) estas politika partio de Samoo. Ĝi estis la dominanta partio en la samoa politiko ekde 1982.

La partio estis kunfondita en majo de 1979 de Va'ai Kolone kaj de Tofilau Eti Alesana en opozicio al la regado de Tupuola Efi.[1] Ĝi regis la landon ekde sia unua povovenko en 1982, escepte dum mallonga periodo en 1986 kaj 1987 kiam internaj malkonsentoj devigis ilin al koalicio.

La du fondintoj de la komenca partio, Kolone kaj Alesana, iĝis ĉefministroj de Samoo.

La nuna partistro estas ĉefministro Tuila'epa Sailele Malielegaoi.

En la ĝenerala elekto de la 4a de marto de 2001, la partio atingis 45.1% el popolaj voĉdonoj kaj 23 el 49 sidlokoj. Dum la elekto de la 2a de aprilo 2006 ĝi atingis 35 el la 49 sidlokoj. En la ĝenerala elekto de 2011, la partio atingis 36 el 49 sidlokoj, tiele retenante majoritaton.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Asofou So'o. (2005) “The establishment and operation of Samoa's political party system”, Roland Rich, Luke Hambly and Michael G. Morgan: Political Parties in the Pacific Islands. Canberra: Pandanus Books, p. 189.
  2. http://www.samoaelection.ws/winners.cfm