Honda FCX

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Honda FCX estas serio de diversaj eksperimentaj, hidrogen-pelataj veturiloj de japana entrepreno Honda. La nuna versio estas duporda, kvarsideja etaŭtomobilo, bazita je la pli frua, akumulatora elektra veturilo Honda EV plus. La veturiloj uzas kiel fuelon gasforman hidrogenon, kiu estas deponita sub premo de 350 baroj. Ĝi havas la atingopovon de 270 km.

La pli fruaj versioj de FCX uzis hidrogenĉelojn de Ballard Power Systems, sed la aktuela versio estas Honda-evoluigo (PEMFC), kiu ebligas eĉ ekon en -20 °C.

La unua komerca eblo por la FCX-veturiloj estis ties lizingo, ekde junio de 2005. La sola privata aĉetanto estas Jon kaj Sandy Spallino el Redondo Beach, Kalifornio, Usono.

Seria produktado[redakti | redakti fonton]

Honda FCX Concept

En printempo de 2006, Honda prezentis dum la Detroit Auto Show konceptan aŭtomobilon, kiun oni planas serie produkti ene de 3-4 jaroj. Ĝi estas kvarporda poŭpa limuzino kun nove evoluigita hidrogenĉelo:

  • Propulsio de la antaŭa akso per elektromotoro tra diferencialo, propulsio de la posta akso tra du apudradaj motoroj
  • Lokigo de la fuelpilo en la antaŭa intersidejo
  • premgas-hidrogentenujo en la poŭpo, 178 litroj kaj premo de 550 baroj. Aer-ensuĉo tra aperturo maldekstre, malantaue (apud puŝkaptilo)

FCX Clarity[redakti | redakti fonton]

FCx Clarity
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Honda
Produktata 2007
Klaso Limuzino
Motoro kaj transmisio
Motoro 100 kW Brennstoffzelle
100-kW-Elektromotoro
Pezo kaj povumo
Pezo 1 625 kg
Dimensioj
Longeco 4 835 mm
Larĝeco 1 845 mm
Alteco 1 470 mm
vdr

Dum novembro 2007 Honda montris je la Los Angeles International Auto Show la plej lastan version por seria produktado.

Diferencoj al la modelo FCX Concept 2005:

  • Karoserio malpli futureca
  • Litium-Iono-Akumulatoro anstataŭ kondensilo
  • Unu antaŭa motoro kun 100 kW anstataŭ tri motoroj.

La seria produktado de tiu versio komenciĝis dum junio 2008. El tiu aŭtomobilo nur venas akvo-vaporo. Ekde somero 2008 la FCX Clarity estos havebla por privataj uzantoj, komence en suda Kalifornio. Ĝis 2011 Honda produktos 200 ekzemplerojn.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]