Hondarribia aŭ Fuenterrabía (respektive en eŭska kaj oficiale kaj en hispana) estas municipo de Eŭskio, Hispanio. Ĝi havas 16.464 loĝantojn laŭ informo de la nacia instituto pristatistika INE por 2010 kaj estas situanta en la nordorienta pinto de la provinco Gipusko, je ĉirkaŭ 20 km oriente de la ĉefurbo, Donostio, en la elfluo de la rivero Bidasoa, kiu utilas kiel natura limo kun Hendajo (Francio).
Temas pri urbo kaj turisma kaj loĝeja. Grava turisma allogaĵo estas la Kastelo de Karlo la 5-a. En ĝi troviĝas la Flughaveno de Donostio, konata pro sia loko ankaŭ kiel Flughaveno de Fuenterrabía.
Galmés de Fuentes, Álvaro (2000). Los topónimos: sus blasones y trofeos (la toponimia mítica). Madrid: Real Academia de la Historia. ISBN 9788489512795.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.