Esperanto-movado en Honduro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Honduraso:Esperanto-movado)

Honduraso, Centra Ameriko. Unua E-isto kaj UEA-del. estis H. Dike, veninta en 1926 el New York kaj loĝinta iun tempon en San Pedro Sula. En 1931 alvenis la landon Mauricio Jagoda, juna sed malnova E-isto, kiu publikigis artikolojn, gvidis la unuan E kurson en Progreso. Pro la revolucio de generalo Ferrera ĉio estis detruita kaj kelkaj kursanoj mortis en la fratbatalo. En 1932 Jagoda lokŝanĝis al Tela kaj varbis por E la nunan UEA-del., David Medina Bangs, kiu nun gvidas tie kurson. En Olanchito Jagoda varbis por E la kuraciston d-ron Pompilio Romero, nuna UEA-del, kiu faris diversajn tradukojn el E al hispana kaj danke al li fariĝis E-isto la verkistino kaj edukistino f-ino Visitación Padilla, La unua UEA-del. en la ĉefurbo Tegucigalpa. M. JAGODA.