Honestino Guimarães

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Honestino Guimarães
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1947 (1947-03-28)
en Itaberaí
Morto
en nekonata valoro, Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Alma mater Universitato de Braziljo
Familio
Patro Benedito Monteiro Guimarães
Patrino Maria Rosa Leite Monteiro
Okupo
Okupo studento
vdr

Honestino Monteiro Guimarães, brazila universitata studento, naskiĝis en Itaberaí, Goiás, je la 28-a de marto 1947 kaj malaperis je la 10-a de oktobro 1973, kiam li estis arestita en Rio de Janeiro de la brazila diktatoreco.

En 1960, li kaj lia familio transloĝiĝis al braziljo (Brasília), brazila ĉefurbo, kaj tiam li tuj ekis sian agadon je la studenta movado. Li fariĝis prezidanto de la Federação dos Estudantes da Universidade de Brasília (FEUB ĉe Universitato de Braziljo) kaj du fojoj de la Nacia Unuiĝo de Studentoj (Brazilaj) União Nacional dos Estudantes (UNE), unu el ili kiam li jam estis kaŝita de la diktatoranaro. Ankoraŭ kaŝita, li edziĝis kun Isaura Botelho (Nur papere, ĉar li ne povis ĉeesti la edziĝon), patrino de lia nura filino, Juliana Botelho Guimarães.

Kiam la armeo invadis lian universitaton UnB, en Aŭgusto 1968, Honestino estis arestita de la armeo dum 2 monatoj, kaj estis forigita de la universitato

AI-5[redakti | redakti fonton]

Pere de la Institucia Akto (???) numero 5 (AI-5), Honestino devis kaŝiĝi, sed eĉ kaŝita li daŭris kunordigante studentajn rekontiĝojn kaj batalante kontraŭ la diktatureco, ĝis esti arestita en Rio de Janeiro kiam li estis 26-jaraĝa. Post aresto, lia familio daŭrigis la serĉadon por li en kelkaj arestejoj, sed vane.

Nur je la 12-a de marto 1996, la armeo rekonis(?) lian morton. En la sekvanta jaro, li estis premiita de la Merito (?mérito) Universitata, por la Universitato de Braziljo UnB.

Dum periodo kiam Honestino kaŝiĝis, lia frato Norton Guimarães (la nura persono kiu sciis ke Honestino kaŝiĝis) estis arestita por la "krimo" esti frato de Honestino. Li estis torturita dum tri tagoj kaj poste liberigita.

Dum tiuj tri tagoj, ilia familio ne sciis pri la sorto de ambaŭ liaj filoj kaj pensis ke la du, Honestino kaj Norton, mortis aŭ estis malaperigitaj. Pro tio, ilia patro ne dormis dum tiuj tri tagoj, kaj poste la liberigo de Norton, la patro mortis en aŭtomobil-tragedio pro tio ke li dormis stirante sian aŭton.

Frazoj[redakti | redakti fonton]

Unu el la frazoj, kiujn li plej ofte diris, estis de Ernesto Guevara de La Serna (Che Guevara): "la povuloj povas mortigi unu, du, eĉ tri florojn, sed ili neniam haltos printempon".