Hong Kong Jockey Club

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Happy Valley Racecourse

La Hong Kong Jockey Club (HKJC, ĉine: 香港賽馬會, esperante: Honkonga Ĵokeo-Klubo), fondita en 1884 por subteni ĉevalvetkurojn, estas unu el la plej malnovaj sportejo en Honkongo. Dum la kolonia epoko la klubo staris sub reĝa protekto kaj portis ĝis 1996 la nomon "The Royal Hong Kong Jockey Club" (英皇御准香港賽馬會, La Reĝa Hongkonga Ĵokeo-Klubo).

La klubo tenas monopolon pri ĉevalvetoj, loterioj mark-six kaj vetoj pri eksterlandaj piedpilkaj aranĝoj. La organizaĵo estas la plej granda impostpaganto de Hongkongo kaj la plej granda privata donacanto por helporganizaĵoj (ĉ. 130 milionoj da usonaj dolaroj jare). La klubo havas ĉ. 20.000 membrojn.


Referencoj

Eksteraj ligiloj