Honkongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Honkongo
ĉine: 香港, pinjine: Xiānggǎng, angle: Hong Kong
Speciala Administra Regiono de Hongkongo
angle: Hong Kong Special Administrative Region of the People's Republic of China
Vido al nokta Honkongo el Monteto Victoria
Blazono
Oficiala nomo: 中華人民共和國香港特別行政區
Deveno de nomo: 香 xiāng – bonodora
港 gǎng – haveno
Lando Popola Respubliko Ĉinio Ĉinio
Historiaj regionoj
Parto(j) Honkonga Insulo
Urbo Kaŭluno
Maro Sudĉina Maro
Situo Honkongo
 - koordinatoj 22° 16′ 42″ N 114° 09′ 32″ O / 22.27833 °N, 114.15889 °O / 22.27833; 114.15889 (mapo)
Ĉefurbo Centralo
Areo 1 104,0 km² (110 400 ha)
 - akvo 50 km² (5 000 ha)
Loĝantaro 7 061 200 (2010)
Denseco 6 396,01 loĝ./km²
Estiĝo 29-a de aŭgusto 1842
 - japana okupado 25-a de decembro 194115-a de aŭgusto 1945
 - suvereneco 1-a de julio 1997
Urbestro Donald Tsang
Horzono GMT (UTC+8)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo +852
IHD 0.898 — tre alta
Landokodo HK
ISO 3166-2 CN-91
Interreta domajno .hk
Etnoj ĉinoj (ne specifita)– 95 %
filipinoj – 1,6 %
indonezoj – 1,3 %
eŭropanoj – 0,5 %
aliaj etnoj–1,6 %
Monunuo Honkonga dolaro
MEP US$ 325,755 miliardoj
Lingvoj kantona, angla
Situo enkadre de Ĉinio
Situo enkadre de Ĉinio
Situo enkadre de Ĉinio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Hong Kong
Retpaĝo: www.gov.hk
Honkongaj nubskrapuloj
Honkonga kristana katedralo de la Senmakula Koncipiĝo

HonkongoHongkongo (ĉine: 香港; hanju-pinjine: Xiānggǎng; kantona jyutping-e: Hoeng1gong2; angle: Hong Kong) estas, kun Makao, unu el la du specialaj administraj regionoj (speco de provinc-nivela divido) de la Ĉina Popola Respubliko. Kiel Makao, ĝi situas ĉe la Perlriver-delto kaj limas al Kantonio kaj la Sudĉina Maro. Honkongo estas ekskolonio de Britio, sub kies rego ĝi estis de 1841 ĝis 1997, kiam ĝi transdonĝis al Ĉinio. La interkonsento de la transdono kondiĉis, ke Honkongo daŭru havi aŭtonomecon pri internaj aferoj intertempe. Dum la brita periodo Honkongo fariĝis, kaj restis, unu el la plej gravaj financaj centroj en la mondo.

Signifo de la nomo

La ĉina Xiānggǎng signifas laŭvorte "bonodora haveno".

Situo

Honkongo konsistas el la malgranda duoninsulo Kaŭluno kaj 236 insuloj en la Sudĉina Maro; inter tiuj estas la Honkonga Insulo. Ĉi tiu insulo donis la precipan nomon al la teritorio kaj estas ĝia politika kaj ekonomia centro. Ĉar Ĉinio koncedis al Honkongo, laŭ la devizo "unu lando, du sistemoj", grandpartan administran kaj ekonomian liberon, Honkongo posedas, ekzemple, proprajn valuton kaj interretan domajnon.

Historio

Ankaŭ la britoj ekloĝis ĝin antaŭtempe; Honkonga Insulo estis cedita unue al Britio en la Traktato de Nankingo, kiu finis la opian militon en 1842. Ĉe la fino de la dua opia milito la duoninsulo de Kaŭluno ankaŭ estis cedita en konstanteco al Britio. En 1898, kongreso kunvenis en Pekino kaj interkonsentis luigi la ceteran aktualan Honkongon al Britio por 99 jaroj (sekve la transdono de la kolonio en 1997).

Ankaŭ post la transdono de Britio al Ĉinio, Honkongo restis grava financa centro. Ĝia interrilato kun Kontinenta Ĉinio estas bona, kvankam necertecoj restas pri la estonteco financa rolo de la teritorio en la nova financa dinamikeco de kapitalismiĝanta Ĉinio. En 2003, Honkongo severe suferis la efikojn de epidemio de neantaŭvidita spira malsano, Severa Akuta Spira Sindromo (Sasoso).

Ekonomio

Honkongo estas unu el la plej gravaj internaciaj centroj de financo. Ĝi havas kapitalisman ekonomion, inter la plej liberaj en la mondo, kaj ĝia valuto, la Honkonga dolaro, estas la naŭa plej komercata valuto en la mondo. La borso kaj bankoj de Honkongo rangas alte, kaj multe okupiĝas pri la reeksportado aŭ distribuado de ĉinio-faritaj varoj tutmonde.

Klimato

Honkongo troviĝas en tropika klimato kun influo de musono. En vintro la temperaturo falas ĝis 15 °C (foje eĉ 10 °C). La someroj estas varmaj, humidaj kaj malstabilaj. Fulmotondroj kaj mallongaj pluvperiodoj estas oftaj. Aŭgusto portas la plej altan pluvokvanton. Tiam oni mezuras 30 °C.

Komunikiloj

Azia Televido Limigita mallonge ATV (ĉine 亚洲 电视), estas la plej malnova televida stacio en Hongkongo. Ĝi estis fondita en 1957.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Multlingvaj paĝoj por vizitantoj: "Malkovru Honkongon"