Honora legio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Honora legio
ŝtata ordeno
Branĉoj • Kavaliro de Honora Legio
• Oficiro de la Honora Legio
• Komandoro de la Honora Legio
• Granda Oficiro de la Honora Legio
• Granda Kruco de la Honora Legio
• Granda Kolĉeno de la Honora Legio vd
Lando Francio
Fondita de Napoleono Bonaparte vd
Fondita en 19-a de majo 1802
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Honora Legio (medalo de kavaliro)

La Honora Legio (france ordre national de la Légion d'honneur [ɔʁdʁ na.sjɔ.nal də la leʒjɔ̃ dɔ.nœʁ]) estas franca ordeno, kiu rekompencas eksterordinarajn meritojn armeajn aŭ civilajn pri la franca nacio. Ĝi estis fondita de Napoléon Bonaparte la 20-an de majo 1802.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Franca Revolucio efektive forigis ĉiujn distingaĵojn de la malnova reĝimo, kaj la generaloj ekkutimis atribui honorajn batalilojn (honora fusilo, honora sabro, eĉ honora tamburo) por rekompenci kuraĝajn agojn. Tial Napoleono kreis la legion por havi distingilojn ne ligitajn al la iama monarkio.

Pro la pledo de Napoleono oni principe akceptis civilulojn en la legion. Li diris:

"Se oni diferencigus inter homoj armeaj kaj civilaj, oni establus du ordenojn, kvankam ekzistas nur unu nacio. Se oni honorus nur armeanojn, estus eĉ pli malbone, ĉar tiam la nacio estus jam nenio."

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Grandmajstro de la ordeno estas la prezidento de Francio. En 2005 ekzistis pli ol 110 000 vivantaj legianoj, pro mortoj en 2016 nur estis 93 000. La rilato inter armeaj kaj civilaj distingitoj estas proksimume 2/3 al 1/3. Nur unu dekono de la legianoj estas virinoj.

La legianoj dividiĝas al kvin ŝtupoj; la unuaj tri nomiĝas "gradoj" kaj la du superaj "dignoj":

Per legianeco estis distingitaj ne nur homoj, sed ankaŭ asocioj, firmaoj, lernejoj kaj eĉ urboj.

Insigno[redakti | redakti fonton]

Honora Legio (medalo de granda kruco)
Honora Legio (medalo de granda kruco)

La insigno de la ordeno estas blank-emajla stelo kun kvin duoblaj radioj, kies dek pintoj portas globetojn. La stelocentro kaj la globetoj estas arĝentaj por la kavaliroj kaj karminaj por la oficiroj. La radiojn ligas krono arĝenta aŭ karmina laŭ la grado, verde emajlita kaj kunmetita el folioj de kverko (dekstre) kaj laŭro (maldekstre), kies krucigitaj malsupraj pintoj estas ligitaj per nodo. La centro de la stelo estas ora medaliono kun bildo de la Franca Respubliko, ĉirkaŭata de blua cirklo kun la vortoj REPUBLIQUE FRANÇAISE (Franca Respubliko). La stelo pendas de plia krono, laŭgrade arĝenta aŭ karmina, verde emajlita kaj kunmetita el kverkaj (ĉi-foje maldekstre) kaj laŭraj (ĉi-foje dekstre) folioj. Malantaŭe la ora medaliono portas tri trikolorajn flagojn kun la enskribo Honneur et Patrie (honoro kaj patrujo) kaj la daton de la kreo de la ordeno, laŭ la revolucia kalendaro: 29 floréal An X (29-a de florealo, jaro 10).

La insigno pendas de ruĝa rubando. La grandeco de la karmina insigno de la komandantoj plias je duono tiun de la unuaj du gradoj. Ĝi portas rozeton por la oficiroj. La insigno de la komandantoj pendas de kravato. La grand-oficiroj portas la saman insignon, sed karminan, sur la maldekstra flanko de la brusto. Ilia karmina kruco, preskaŭ duoble granda kiel tiu de la du unuaj gradoj, estas portata sur skarpo, pendas de larĝa ruĝa rubando, kiu pasas sur la dekstra ŝultro.

En civilaj vestaĵoj la kavaliroj portas en la butontruo ruĝan rubandon, la oficiroj ruĝan rozeton, la komandantoj ruĝan rozeton sur bantoj el arĝento, la grand-oficiroj ruĝan rozeton sur bantoj duone arĝentaj kaj duona oraj, kaj la grand-kruculoj ruĝan rozeton sur oraj bantoj. La bantoj estas vulgare nomataj "kanapo".

Edukejo de la Honora Legio[redakti | redakti fonton]

Ekzistas edukejo dediĉita al la legio, al kiu rajtas aliri nur filinoj, nepinoj kaj pranepinoj de legianoj. La nombro estas limigita je mil.

Aliaj franciaj distingiloj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas nun du aliaj ŝtataj distingiloj en Francio:

  • La medalo de la rezisto estis kreita la 9-an de februaro 1943, en ekzilo, de generalo Charles de Gaulle por rekompenci agojn de rezisto al la malamiko.
  • La nacia ordeno de la merito, destinita rekompenci elstarajn meritojn, estis kreita je la 3-a de decembro 1963 same de generalo de Gaulle.

Konataj legianoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj urboj aŭ kompanioj[redakti | redakti fonton]

Kavaliroj[redakti | redakti fonton]

Oficiroj[redakti | redakti fonton]

Komandoroj[redakti | redakti fonton]

Grand-oficiroj[redakti | redakti fonton]

Granda kruco[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]