Hopa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hopa

Hopa (laze: Xopa; kartvele: ხოფა; armene: Հոպա; ruse: Хопа; konata ankaŭ kiel Khupati, Khopta, aŭ Khopa) estas distrikto en Provinco Artvin, Turkio. Ĝi havas ĉirkaŭ 14.350 loĝantoj kun diversaj nacioj kiel ekz. lazoj, kartveloj, armenoj, turkoj.

Ĝi situas 67 km de la urbo Artvin, ĉe la orienta fino de Turkio ĉe la marbordo de la Nigra maro, ĉe limo al Kartvelio. Oni malfermis la limon al Kartvelio en 1989 kaj tio alportis reviviĝon al la urbo.

La areon kontrolis post la rusa-turka milito (1877-1878) Rusio. Turkio (re)akiris la areon nur post la turka sendependiĝa milito (ĉ. 1921)