Hopfengrund

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hopfengrund
Regiono
strato [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio

- koordinatoj50° 49′ 13″ N, 10° 57′ 3″ O (mapo)50.8203510.950847222222Koordinatoj: 50° 49′ 13″ N, 10° 57′ 3″ O (mapo)

Poŝtkodo99310 [+]

Hopfengrund (Turingio)
Hopfengrund (Turingio)
DEC
Hopfengrund
Hopfengrund

Map
Hopfengrund
Vikimedia Komunejo:  Hopfengrund (Arnstadt) [+]
vdr
apuda kegloludejo (nun malkonstruita), norde de la gastejo

Hopfengrund (laŭvorte: Valo lupola) estas regiono en la sudo de Arnstadt ĉe la piedo de la altaj fagoj kaj de la Walpurgis-monto. La nomo datumas jam de 1602. Do temas pri la lasta ĝis hodiaŭ ekzistanta tradicia ekskursgastejo en Arnstadt.

Historio[redakti | redakti fonton]

Gastejo (1877-1920)[redakti | redakti fonton]

De 1877-80 konstruiĝis ejo uzata ĝis 1920 kiel gastejo. Alternativa nomo de la gastejo estis Restauration Zum Hopfengrund(e): ĉ. la 1878-a jaro ĝi nomiĝis Schellhorns Sommerwirthschaft sub la luprenanto Louis Schellhorn. Ĉirkaŭ 180 estis gastejestro Karl Albrecht kaj en 1894 G. Eichhorn. En 1895 posteulis Max Althans ĝis 1898 nur, ĉar post li transprenis la restoracion Wolfschlucht: Althans posedis gajan antikvaĵkabineton kiun li volonte montris al gastoj. Ekde aŭgusto 1899 luprenis la tuton Otto Busch transloĝiĝonte fine de 1901 Erfurton kie li ĉefis en la lokalo Zur Milchinsel. Lian foriron bedaŭris multaj.

Ekde oktobro 1908 gastejestris Ferdinand Lindenlaub, kiun la arnstadt-anoj jam konis kiel kelneron ĉe Kurhaus. En septembro 1919 posteulis lin Willy Hamann.

Multfunkcieco[redakti | redakti fonton]

Poste la urbo aĉetis ĝin. En 1922/23 iĝis alikonstruado kaj instalo de ripozumhejmo por per tuberkulozo minacataj infanoj. De 1945-48 ĝi servis kiel orfejo kaj ripozdomo por infanoj. De 1949-55 ĝi servis kiel Tb-sekcio de la malsanulejo (kun 45 litoj). Ekde la 8.9.1955 ĝi estis metilernejo por metilernantoj oraĵistaj el tuta GDR - trejnadejo fakteoria. Depost la 1.9.1977, post la malfermo de la nova Komunuma Metilernejo (Karl-Liebknecht-strato 27) restis surloke nur la internejo de la metilernantoj (sen kursoĉambroj).

Ekde 1994 ĝi estis la sidejo de la Turingia Instituto por porinstruista pluklerigado, horartabula ellaborado kaj amaskomunikiloj. Ekde la 1.5.1997 la tuto estis renkontiĝloko de la societo Volkssolidarität (germana nomo de la oldulejo: Begegnungsstätte Hopfengrund), poste troviĝis tie ĉi pensiono (en la posedo de la maljunula hejmo de ĉe Lessing-strato). En niaj tagoj ĝi estas pensiono kaj ŝatata gastejo estante elirpunkto de sanigaj migradekskursoj arbaren. De oktobro 1999 ĝis 2013 gastejestris Hans-Jürgen Gerber. Poste transprenis la tuton Rico Seeber kaj Ralf Hübner el Ilmenau. [1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Kirchschlager, Arnstadt 2003, ISBN 3-934277-07-1, p. 292.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Britt Mandler: "Pension Hopfengrund mit Ilmenauer Besitzern". Che: TA, 20.8.2013
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.