Horácio Dídimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horácio Dídimo
Persona informo
Horácio Dídimo Pereira Barbosa Vieira
Naskiĝo 23-an de marto 1935 (1935-03-23)
en Fortalezo
Morto 2-an de septembro 2018 (2018-09-02) (83-jaraĝa)
en Fortalezo
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Ŝtata Universitato de RiodeĵanejroFederacia Universitato de Cearao • Universitato Federacia de Paraíba • Universidade Federal de Minas Gerais vd
Familio
Infanoj Luciano Dídimo vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • advokatoinstruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Horácio DÍDIMO estas brazila poeto. Li naskiĝis en Fortalezo, ĉefurbo de la nord-orienta ŝtato Cearao, en 1935. Ano de Academia Cearense de Letras (Cearaa Beletristika Akademio) kaj de Cearaa Akademio de la Portugala Lingvo.

Grupo SIN[redakti | redakti fonton]

Li partoprenis en Grupo SIN, la plej grava poezia movado de la 60-aj jaroj en Cearao. Influis lin la konkreta poezio de la 50-aj jaroj. En sia stilo li estas ŝparema je vortoj, sed tiu simpleco estas nur ŝajna. Fakte, la enhavo de liaj poemoj postulas la sagacon de la leganto. En maturiĝo li dediĉas sin al la kristana poezio kaj al la infana literaturo.

Inklino al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Okaze de la centjara jubileo de Esperanto, en 1987, li lanĉis la versojn "Esperantaj Poemetoj", omaĝe al Prof-ro Paulo Amorim Cardoso. Li partoprenis kiel parolanto en la 43-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Tempo de Chuva
  • Tijolo de Barro
  • Passarinho Carrancudo
  • A Palavra e a palavra
  • A nave de prata

Esperanta poezio[redakti | redakti fonton]

  • Esperantaj Poemetoj

Eseo[redakti | redakti fonton]

  • As harmonias do Pai Nosso
  • As funções da literatura infantil
  • As dimensões do ofíco de escritor

Infana literaturo[redakti | redakti fonton]

  • As reinações do rei
  • Historinhas do mestre jabuti

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]