Hor-Aha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aha
Meneso (?)

Narmer (?)

Tempo de regado 3032/29823000/2950 antaŭ Kristo
Nomo de Horuso
G5
D34
Kripto Abidoso (simbola)

Sakkaro (vera)

vdr

Hor-AhaAha estis egipta faraono de la 1-a dinastio. Li regis proksimume en la jaroj 3032/29823000/2950 antaŭ Kristo. Ne estas certe, ĉu tiu ĉi reĝo ne estis identa kun reĝo MenesoNarmer aŭ eĉ kun ambaŭ du.

La regado

Hor-Aha estis propre la vera reganto de la tuta Egiptio, sed eble ne apartenis al li la tuta Malsupra Egiptio. Li pacigis la ŝirmis la konkeritajn teritoriojn antaŭ libianoj. Sur la sudaj limoj de la lando li sukcese militis kontraŭ nubioj, danke al soldataj sukcesoj en tiu ĉi regiono li sukcesis ŝovi la limojn ĝis la unua nila katarakto. Kun la plej granda verŝajneco li havis sidejon en Cenejo. Li lasis konstrui en la malsupraegipta Saŭ templon inicita al tiea diino Nejto. Se li estis identa kun Meneso, li konstruis Menefron, la unuan ĉefurbon de la unuiĝinta Egiptio. Eble li ankaŭ lasis konstrui urbon Sedeton, kies nomon oni eblas traduki kiel Krokodilopolis, foje li nome ĉasis en oazo Fajjum, kiel neatendite ekatakis lin liaj propraj hundoj, antaŭ kiuj li saltis en lagon, kie al alia bordo transportis lin sur la dorso krokodilo. Pro la savo de vivo li poste inicis tiun ĉi lagon ĝuste al krokodilo kaj apud la oazo li lasis konstrui urbon inicita al ĝi. Eblas ankaŭ, ke al Aha rilatas ankaŭ kelkaj informoj pri Meneso, ekzemple tio, ke li mortis pro vundo, kiun kaŭzis al li hipopotamo. Laŭ Diodoro la egiptoj konsideris lin kiel reĝo, kiu lernigis ilin adori la diojn kaj vivi civilize.

La kripto

Simile kiel ĉiuj reĝoj de la 1-a dinastio Aha lasis konstrui por si kriptojn du. La kripto, troviĝanta en Abidoso, estas sole simbola. Ĝi estas el ĉiuj simbolaj kriptoj, kiuj troviĝas en la nordokcidenta parto de abidosa sepultejo, la plej granda. Ties sepulta ĉambro havas bazplanon 11,7x9,5 metrojn, ĝi estas masonigita per nebruligitaj brikoj kaj certigita per lignaj traboj. Lia vera kripto troviĝas en Sakkaro. Ties supertera parto estas konstruita el brikoj kaj vandoj apartigas ĝin en 27 ĉambrojn, kie estis lokigita la sepulta servico. Ĉirkaŭ tiu ĉi kripto konserviĝis restaĵoj de du barilmuroj.

Vidu ankaŭ

Egiptaj reĝoj
Antaŭulo: 3032/29823000/2950 antaŭ Kristo Sekvanto:
Narmer Hor-Aha Iti