Hora Svatého Šebestiána
| Hora Svatého Šebestiána | |||
| germane: Sankt Sebastiansberg | |||
| municipo | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Hora Svatého Šebestiána | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
| Distrikto | Distrikto Chomutov | ||
| Administra municipo | Chomutov | ||
| Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
| Montaro | Ercmontaro | ||
| Najbaras kun | Reitzenhain Germanio | ||
| Rivero | Chomutovka | ||
| Situo | Hora Svatého Šebestiána | ||
| - alteco | 843 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 50°31′40″N 13°14′09″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.52778 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">50.52778°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 34,4 km² (3 440 ha) | ||
| Loĝantaro | 276 (28.08.2006) | ||
| Denseco | 8,02 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1558 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 430 01 ĝis 431 82 | ||
| NUTS 3 | CZ042 | ||
| NUTS 4 | CZ0422 | ||
| NUTS 5 | CZ0422 563064 | ||
| Katastraj teritorioj | 4 | ||
| Lokaj partoj | 2 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 4 | ||
| Retpaĝo: www.sebestian.cz | |||
Municipo kaj eksa minejurbo Hora Svatého Šebestiána (en traduko Monto de Sankta Sebastiano) troviĝas en distrikto Chomutov, regiono Ústí nad Labem, Ĉeĥio.
Je la 28-a de aŭgusto 2006 ĉi tie vivis 276 loĝantoj.
[redakti] Historio
Preciza tempo de komenco de loĝigo de spaco de la hodiaŭa Hora Svatého Šebestiána ne estas konata, sed pri estiĝo de la municipo ekzistas kelke da mitoj kaj nepruvitaj informoj. Eble la plej verŝajna mito diras, ke ĉi tie en la jaro 1384 praga urbano kaj mineja entreprenisto Joachim Rothloew komencis kun permeso de imperiestro Karolo la 4-a serĉi ercojn. Liaj trovoj estis riĉaj, tial oni ĉi tie komencis eĉ mini kaj la venintaj ministoj fondis ĉi tie domaron. Laŭ la mito ĝi nomiĝis "Passberg" (la nomon ĝi ricevis laŭ markigo de pinta montpasejo, kie ĝi estiĝis) kaj estis establita en ĝi eĉ gardostacio por ŝirmi vojaĝantojn kaj komercistojn. La historia kerno de tiu ĉi mito estas vere vera, ĉar tra la teritorio de Hora Svatého Šebestiána ekde la tempoj de frua mezepoko kondukis grava komercvojo el Chomutov ĝis Saksio, kiu estis parto de signifa komerca nordosuda vejno el la norda Germanio tra Leipzig, Chomutov kaj Prago pli sude.
La plej malnova konservita rekta skribinformo pri Hora Svatého Šebestiána devenas do el la jaro 1558 resp. 1560. En urba libro de chomutova senjorejo ĝi estas indikita sub nomo "Sant Sebastiansberg".
[redakti] Memorindaĵoj
- Kolono kun statuo de Bona paŝtisto
- Urbodomo
- Dia torturo
|
|
|
|---|---|
|
Hora Svatého Šebestiána | Nová Ves |
|