Horace Parnell Tuttle
| Horace Parnell Tuttle | ||
|---|---|---|
|
Horace Parnell Tuttle, 1888 |
||
| Persona informo | ||
| Nomo | Horace Parnell Tuttle | |
| Dato de naskiĝo | 17-a de marto 1837 | |
| Loko de naskiĝo | Newfield (Majno) | |
| Dato de morto | 16-a de aŭgusto 1923 | |
| Loko de morto | Falls Church (Virginio) | |
| Okupo |
astronomo kaj veterano de la Usona Enlanda Milito
|
|
| Aĝo je morto | 86 | |
Horace Parnell Tuttle (naskiĝis la 17-an de marto 1837 en Newfield (Majno), mortis la 16-an de aŭgusto 1923 en Falls Church (Virginio)) estis usona astronomo kaj veterano de la Usona Enlanda Milito Li estis frato de la astronomo Charles Wesley Tuttle, kiu devis, en 1854, rezigni pri la astronomio, pro malordo de la vido.
Lia anstataŭigis sian fraton en la observatorio de la Universitato Harvard, Tie li malkovris:
- plurajn kometojn, inter kiuj 55P/Tempel-Tuttle, el kij venas la meteorŝtonoj leonidoj kaj 109P/Swift-Tuttle el kiu venas la perseidoj;
- la galaksiojn NGC 2655 en la Ĝirafo kaj NGC 6643 en la Drako;
- la asteroidojn 66 Majo lak 73 Klitio.
Kiam okazis la Usona Enlanda Milito Horace Parnell Tuttle estis rekrutita en la 44-a regimento de infanterio, kaj poste en la mararmeo. Li daŭrigis astronomiajn observojn dum la milito: li observis la kometon de Tempel de 1864 elde la ferdeko de la militŝipo "Catskill".
Tuttle vivis en la reĝiono de Vaŝingtono de 1884 ĝis sia morto, kio okazis pro edemo de la pulmo. En siaj lastaj jaroj li perdis la vidon sekve al falo en 1921. La loko de lia tombo estas nekonata.
| Malkovritaj aŭ remalkovritaj kometoj | |
|---|---|
| C/1857II Bruhns | Aprilo 1857 |
| C/1857V | ? |
| 8P/Tuttle | 5-a de januaro 1858 |
| 41P/Tuttle-Giacobini-Kresak | 2-a de majo 1858 |
| C/1859 G1 Tempel | 24-a de aprilo 1859 |
| C/1860 III | 22-a de junio 1860 |
| C/1861 III | 18-a de decembro 1861 |
| 109P/Swift-Tuttle | 19-a de julio 1862 |
| C/1861 Y1 Tuttle | 9-a de decembro 1862 |
| 55P/Tempel-Tuttle | 5-a de januaro 1866 |
| 8/P1871 T1 Tuttle | 23-a de oktobro 1871 |
| 2P/Encke | 26-a de januaro 1875 |
| C/1888V Barnard | 1-a de novembro 1888 |
| Malkovritaj asteroidoj | |
| 66 Majo | 9-a de aprilo 1861 |
| 73 Klitio | 7-a de aprilo 1862 |
En lia honoro, oni donis lian nomon al la asteroido 5036 Tuttle[1],