Ordinara hordeo
|
|
||||||||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Grenoj de hordeo kun ergota fungo
|
||||||||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||||||
|
|
||||||||||||||||||||||||
| Hordeum vulgare L. 1753 |
||||||||||||||||||||||||
|
|
||||||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||||||
Ordinara hordeo, science Hordeum vulgare, estas specio de hordeo (poacoj).
Enhavo |
[redakti] Priskribo
Tiu specio estas unujara planto. Ĝi altas de 0,7 m ĝis 1,2 m. Ĝi havas grandajn oreletojn. Ĝia floraro estas spiko el densaj unufloraj spiketoj triopaj en la kavetoj de la akso. Ĉe la subspecio H. vulgare subsp. vulgare la du eksteraj spiketoj de la triopo estas sterilaj. Ĝi havas longe aristajn eksterajn paleojn. La fekundiĝo okazas en ferma floro, (ĝi estas klejstogama). La fruktoj estas kariopsoj.
[redakti] Deveno
Ordinara hordeo devenas de Malgrandazio kaj de la orienta Balkano. La plej malnovaj pruvoj pri hordeo datiĝas de 10500 a.K.. Hordeo, unugrena tritiko (Triticum monococcum) kaj pratritiko (Triticum turgidum subsp. dicoccon) estis la unuaj de homoj kulturitaj cerealoj. Ekde 7000 a.K. oni sisteme selektis grenojn por kultivado kaj ekde 5500 a.K. hordeo estis kreskigita ankaŭ en Mezeŭropo.
Dum la mezepoko hordeo estis uzata kiel nutraĵo por brutaro. Hordeo estas unu el la klasikaj grenoj de la antikvo. Ĝi estis kulturata antaŭ pli ol 8000 jaroj en Mezopotamio kaj laŭ la Nilo.
Laŭ Nikolaj Vavilov, la kultivataj hordeoj devenas de Hordeum spontaneum.
[redakti] Kulturo
[redakti] Temperaturo
Travintra hordeo bezonas vernalizon. La subspecio H. vulgare subsp. hexastichum estas ĉiam vintra. La ciklo bezonas inter 1900 kaj 2000°C tago en bazo 0 (1600-1700° pri printempa hordeo). Ĝi ĝermas eke de 0°C. Ĝi frostas je -8°C sed kelkaj varioj eltenas -16°C (se la temperaturo malpliigas grade). [1]
[redakti] Akvo
La ciklo bezonas inter 450 kaj 500 mm. Akvo estas ĉefe grava ĉe la komenco de la ciklo.
[redakti] Grundo
Hordeo ŝatas rendzinojn. Ĝi ne ŝatas pezajn argilajn grundojn.
[redakti] Malamikoj
Rhynchosporium secalis, Pyrenophora graminea, Pyrenophora teres, Blumeria graminis, Ramularia collo-cygni kaj Claviceps purpurea estas askofungoj. Ustilago nuda f.sp. hordei, Ustilago hordei kaj Puccinia hordei estas bazidiofungoj. La naniganta flavmalsano estas virusa malsano transsendata per afidoj. Sitodiplosis mosellana estas diptero. Ditylenchus dispsaci estas nematodo.
[redakti] Uzo
Kutima hordea estas uzata pro siaj grajnoj, pro siaj kulmoj aŭ pro siaj folioj (kiel greso).
La ekonomia signifo de hordeo estas malpli granda ol tiu de tritiko, maizo aŭ rizo. Vintra hordeo estas uzata ĉefe kiel bestonutraĵo, ĝin karakterizas pli altaj rikoltkvantoj kaj relative multe da proteinoj (12–15 %).
Por homa nutraĵo estas uzata ĉefe somera hordeo, plej ofte kiel bierfara hordeo. Bierfara hordeo estas transformata al malto, kiun oni uzas en bierfarejoj, ĉe bakaĵindustrio kaj kiel viskia aŭ brulmalto en la alkoholaĵindustrio, sed ankaŭ por malta kafo aŭ muslio. Kiam mankas somera hordeo oni foje uzas ankaŭ vintran hordeon. La plej grava kvalito por bierfara hordeo estas la proteinenhavo de 9,5 ĝis 11,5 procentoj.
Nemaltita hordeo estas uzata por grio kaj foje muelita al faruno.
Hordeo havas ankaŭ kuracan efikon. En la 19-a jarcento hordea akvo (infuzaĵo) estis ŝatata trinkaĵo por malsanuloj. Ĝerminta hordeo eltiras akvon el la korpo kaj malaltigas febron.
[redakti] Grajno
En antikva Grekio, oni preparis la bazan grekan pladon maza kun hordeo kaj la kikeono, aĵo inter trinkaĵo kaj manĝaĵo estis hordegriaĵo akvumigita kun aldonitaj herboj.
Por la bierfarado, la titro da proteino devas esti ne tro alta (inter 9,5% kaj 11,5%). La proteinoj estas ĉefe en la aleurontavolo. La bonkvaliteco de enzimoj kiuj permesas la iĝon de amelo al sakarozo estas ankaŭ grava.
Por nutraĵo de brutoj, la energia valoro da 1 kilogramo de grajno da hordeo estas referenco kiu egalas 6 906,075 ĵulojn.
[redakti] Kulmo
La kulmo estas uzata por pajlaĵo. Por nutraĵo, la kulmo eblas esti danĝera kaŭze de la aristoj, speciale ĉe la ĉevaloj kal ĉe la porkoj.
[redakti] Folio
La kutima hordeo estas kultivata por furaĝo.
Juna kutima hordeo estas ankaŭ kultivata por komforto de la katoj
[redakti] Produktado
La ĉefa produktanto estas la Eŭropa Unio kun ĉirkaŭ 50.000.000 tunoj.
En 2008 laŭ la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (FAO) estis rikoltitaj tutmonde 157,6 milionoj da tunoj da hordeo. La sekva tabulo montras la 15 plej grandajn produktantojn de hordeo tutmonde. Ili kune rikoltis ĉirkaŭ 77,9 % de la tuta kvanto de hordeo:
| Rango | Lando | Kvanto (en tunoj) |
Rang | Lando | Kvanto (en tunoj) |
|---|---|---|---|---|---|
| 1 | 23.148.450 | 9 | 5.923.000 | ||
| 2 | 12.611.500 | 10 | 5.214.394 | ||
| 3 | 12.171.300 | 11 | 3.619.460 | ||
| 4 | 11.967.100 | 12 | 3.550.000# | ||
| 5 | 11.781.400 | 13 | 3.396.000 | ||
| 6 | 11.261.100 | 14 | 3.000.000* | ||
| 7 | 6.820.000 | 15 | 2.243.865 | ||
| 8 | 6.144.000 | Tutmonde | 157.644.721 |
(# inoficiala kvanto, * taksado de FAO)
Fonto: Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo, 2008 [2]
[redakti] Bildaro
[redakti] Notoj kaj referencoj de la artikolo
- ↑ Klára Kosová, Ilja Tom Prášila, Pavla Prášilováa, Pavel Vítámvása kaj Jana Chrpováa The development of frost tolerance and DHN5 protein accumulation in barley (Hordeum vulgare) doubled haploid lines derived from Atlas 68×Igri cross during cold acclimation Journal of plant physiology 2010 doi:10.1016/j.jplph.2009.09.020
- ↑ Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo Statistiko de FAO 2008, vidita la 13-an de februaro 2010
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Rilataj artikoloj
[redakti] Eksteraj ligiloj kaj dokumentoj
Tela botanica Hordeum vulgare france
Sciindaĵoj pri hordeo germane
Deutsches Wörterbuch, Jacob Grimm kaj Wilhelm Grimm, 1854 germane
Ilustritaj informoj pri manĝebla hordeo germane