Hordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hordo
organizaĵo • nomada konfederacio • politika teritoria divido
vdr

Hordo, laŭ PIV povas havi du signifojn, el kiuj unu pli strikta rilata al historio kaj antropologio nome tribo el nomada popolo, kaj alia pli ĝenerala kaj iom metafora nome enorda, malbonfara bando.[1]

Hordo estis soci-politika kaj milita strukturo kiu devenas el la eŭropaziaj stepoj, ĝenerale asociaj al mongoloj. Tia ento povas estis rigardita kiel regiona ekvivalento de klano aŭ tribo. Kelkaj sukcesaj hordoj kreis ĥanlandojn.

Dum la slava termino ordo, kaj la okcidenta hordo, estis origine prunto de la mongola vorto ordo por ‘kampadejo’, ‘stabanejo’; la origina termino ne havis la signifon de grandaj ĥanlandoj, kiaj la Ora Hordo. Tiuj strukturoj estas referencataj nuntempe kiel Ulú (‘nacio’ aŭ ‘tribo’). Nur en la Fina Mezepoko la uzado de la slava orda estis reprenita en la tjurka lingvaro.

Oni uzas tiun terminon ankaŭ por aludi al tipo de homa organizado, propra de la paleolitiko; nome grupoj kiuj estis kreitaj pro la neceso protekti sin unuj aliajn. La koncepto de hordo uzita tiusence konsistas en kategorio apartenanta al la antropologio de la 19a jarcento kiu aktuale estas ĝenerale malakceptita favore al la kategorio: bando de ĉasistoj-kolektistoj. Tiuj ĝenerale estis formitaj de 20 ĝis 40 personoj, kiuj estis estritaj de la plej fortulo. La internaj konfliktoj de la hordoj pro la promiskueco, la efektiveco de la ĉasado en malgrandaj grupoj kaj la konstruado de loĝejoj kolektive, kondukis al la fragmentado de la hordo en pli malgrandaj grupoj nome triboj, kiuj okupabis propran teritorion, kun politika sendependeco, komunaj lingvo kaj kultura tradicio.

Jared Diamond difinis kelkajn trajtojn proprajn de la sociaj organizoj de homoj en hordoj, nome la jenaj:[2]

  • Estas la plej malgrandaj socioj, inter 5 kaj 80 personoj, tre parencaj;
  • Al ili mankas multaj institucioj kiel leĝoj, polico kaj traktatoj por solvi konfliktojn;
  • Ne havas fiksan sidejon;
  • Socio «egalema». Neformala estreco;
  • Ĉiuj homoj supozeble vivis en hordoj ĝis la adopto de la agrikulturo;

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV Alirita la 12an de julio 2020.
  2. Diamond, Jared; Chueca, Fabián (tradukisto) (2006). Armas, gérmenes y acero: breve historia de la humanidad en los últimos trece mil años. (1a eldono). Kolombio: Random House Mondadori (publikigita la 28/06/2006). p. 558. ISBN 978-958-639-351-5.