Horgen (distrikto)

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de la distrikto Horgen
Mapo de la distrikto Horgen

Enhavo

[redaktu] Pri la distrikto

La distrikto Horgen estas urbeca distrikto en la Kantono Zuriko. Ĝi havis 109'166 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006. La distrikto konsistas el la zurikaj komunumoj de la maldekstra bordo de la Lago de Zuriko kaj de la Sihlvalo. La okcidentan limon de la distrikto formas la montoĉeno de Albis.

Horgen estas konektita per lini-pramŝipo kun Meilen ĉe la alia bordo de la lago.

[redaktu] Limoj

La distrikto Horgen limas norde al la distrikto kaj urbo de Zuriko, oriente al la Lago de Zuriko, je kies alia flanko troviĝas la distrikto Meilen, sude al la Kantono Ŝvico, sud-okcidente al la Kantono Zugo kaj okcidente al la distrikto Affoltern.

Pramŝipo inter Horgen kaj Meilen
Pramŝipo inter Horgen kaj Meilen

[redaktu] Politikaj komunumoj de la distrikto Horgen

•  Adliswil, loĝantoj: 15'594
•  Hirzel, loĝantoj: 1889
•  Horgen, loĝantoj: 17957
•  Hütten ZH, loĝantoj: 880
•  Kilchberg ZH, loĝantoj: 7171
•  Langnaŭ ĉe Albis, loĝantoj: 6834
•  Oberrieden ZH, loĝantoj: 4879
•  Richterswil, loĝantoj: 11'415
•  Rüschlikon, loĝantoj: 4952
•  Schönenberg ZH, loĝantoj: 1929
•  Thalwil, loĝantoj: 16'215
•  Wädenswil, loĝantoj: 19'451

[redaktu] Vidu ankaŭ

•  Distriktoj de la Kantono Zuriko
•  Kantono Zuriko
Distriktoj de la Kantono Zuriko
Affoltern - Andelfingen - Bülach - Dielsdorf - Dietikon - Hinwil - Horgen - Meilen - Pfäffikon - Uster - Vinterturo - Zuriko


Komunumoj de la distrikto Horgen
Adliswil - Hirzel - Horgen - Hütten ZH - Kilchberg ZH - Langnaŭ ĉe Albis - Oberrieden ZH - Richterswil - Rüschlikon - Schönenberg ZH - Thalwil - Wädenswil