Horgoš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Horgoŝ situas en la mapo en la verda munucipo
Ĉefstrato de Horgoŝ

Horgoš, serbe Хоргош, hungare Horgos estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato (tamen geografie en Baĉka), en municipo de Kanjiĵa. La nomo devenas el la hungara, signifanta hoka. Apude troviĝas hokoforma lago.

Situo[redakti | redakti fonton]

Tiu vilaĝo estas la plej norda komunumo de Serbio, situanta ĉe la hungara landlimo, krome proksime de Tiso. Ĉefvojo kaj aŭtoŝoseo Budapeŝto-Beogrado preteriras la setlejon. Krome estas fervojo al Szeged, dum la hungara erao ankaŭ al Baja. Subotica estas proksime. La vilaĝo estas limpasejo voje kaj fervoje.

Historio[redakti | redakti fonton]

La hungaroj okupis la Karpatan basenon en 895. En la 11-a j.c. oni mencias klostron kaj fiŝistan vilaĝon. En la 13-a j.c. kumanoj setlis, havanta aŭtonomion. La turkoj senhomigis la vilaĝon, la kampoj apartenis al Szeged. En 1640 la vilaĝo aperas en dokumento, sed la serioza refondiĝo okazis inter 1746-1772. Formiĝis en la regiono farmoj inter Kecskemét, Szeged, Szabadka. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Csongrád (reĝa departemento), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon ĝis 1944.

Menciindaĵo[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej konata hungara popolkanto temas pri Horgoŝ: La ĉardo en Horgoŝ estas pentrita...

Nuntempe la vilaĝo profitas el agrokulturo, bestbredado kaj trafiko. Ĝi estas centro de kontrabandistoj. En 2002 loĝis 6300 da homoj (hungaroj 84%, serboj 7%, jugoslavianoj 2% kaj ceteraj).