Hori Jasuo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hori Jasuo en aprilo 2008

HORI Jasuo (naskiĝis en 1941) estas japana esperantisto kaj verkisto.

Enhavo

[redakti] Vivo

Li naskiĝis en Tokio kaj kreskis en la gubernio Gunma. En 1965 li finis studadon en la universitato de Kioto kaj poste instruis la anglan lingvon en altlernejoj kaj universitatoj. Li laboris en eldonejo en Tokio.

En 1960 Hori Jasuo memlernis Esperanton. Ekde 1993 li estas estrarano de la Japana Esperanto-Instituto kaj estas de 2005 ties vicdirektoro. Dum 12 jaroj li ĉefredaktore respondecis pri La Revuo Orienta kaj estas redaktoro de "Esperanto en Azio", organo de la Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado (KAEM).

Li estis prezidanto de la komisiono de UEA pri la Azia Esperanto-Movado, KAEM de 2001 ĝis 2006. Li partoprenis en dudeko da UK-oj, de Varsovio (UK 1987) ĝis Jokohamo (UK 2007) kaj plurfoje en aziaj kongresoj.

Dum la jaroj 2007 ĝis 2010 li estis estrarano de UEA pri landa kaj regiona agadoj.

Li estis honorita per la Premio Ossaka en 2004 pro la agado en KAEM kaj pro la eldono de "Raportoj": Ekde la jaro 1998, li verkas serion de "Raportoj el Japanio" - ĉiun jaron li eldonas volumon pri la antaŭa jaro. En 2011, la numero atingis 14.

Krome li faris plurajn prelegturneojn en Francio, kien li denove vojaĝis en septembro 2011, ĉirkaŭ la temo: "Japanio post la katastrofo okazinta en marto 2011".

De la 11-a de marto 2011 li regule informas la esperantistaron pri la evoluo de la situacio en Japanio kaj raportas rektajn spertojn. Ĉiuj raportaĵoj aperas sur la retejo de SAT[1].

[redakti] Verkoj

Hori Jasuo verkis:

  • "Kantu Nian Naŭan Simfonion" (en la japana),
  • "Angla Gramatiko Cougar" (en la japana kaj la angla),
  • "Raportoj el Japanio" (14 volumoj), aperinta ekde 1997,
  • "Invito al Esperanto" (en la japana kaj Esperanto),
  • "1400 citaĵoj klasifikitaj laŭ gramatikaj eroj" (en la japana kaj la angla),
  • "Monatoj tra la Mondo" (verkita de diverslandaj 11 esperantistoj),
  • "Vivoj tra la Mondo" (verkita de 11 diverslandaj esperantistoj).

Li estas tre regula kunlaboranto de la gazeto Monato kaj ankaŭ regule verkas por Sennaciulo.

[redakti] Rete legebla

[redakti] Referencoj

  1. http://satesperanto.org/-Taglibro-de-nia-Kamarado-Yasuo-.html
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj