Ĝermolisto de japanaj esperantistoj
El Vikipedio
Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de japanaj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de Japanaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de japanaj esperantistoj
| A B C Ĉ D E F G Ĝ Ĥ H I J Ĵ K L M N O P Q R S Ŝ T U Ŭ V W X Y Z |
[redaktu] A
[redaktu] B
[redaktu] C
[redaktu] Cujuki Kijo
CUJUKI Kijo. Naskiĝis la 19-an de marto 1907 en Kanagawa-ken. Esperantisto de 1926. Li laboris en La Revuo Orienta kaj tradukis „En la nebulo“ (radiodramo de Yamamoto), en 1930. Li ankaŭ verkis: „Ŝtala Biblio de Samurajismo“, en1931.
[redaktu] Ĉ
[redaktu] D
[redaktu] E
[redaktu] Eguĉi Ren
EGUĈI Ren, oficisto. Nask.1898 en Hukuoka. Metoda sekr. de E-Ligo de Kyusyu, la plej bone organizita regiona ligo kun propra organo kaj propra jarkongreso.
[redaktu] F
[redaktu] Fukuta Kunitaro
FUKUTA Kunitaro (-roo), oficisto de asekura kompanio. Nask 6 sep. 1886 en Tottori-ken. Esperantisto de 1906. Kunfondis 1920 en Osaka nur E-an gazeton „Verda Utopio“, kaj per tio multe disvastigis la sciojn pri Japanujo al tuta mondo. Iam komitatano de SAT.
[redaktu] G
[redaktu] Ga Morizo
GA Morizo. Nask. 1885 (?). iama ĉefdelegito de UEA. Fondinte 1920 Orientan Librejon E^sperantistan, importis E-librojn multege el Eŭropo, kiam preskaŭ neniu kuraĝis tion (En 1922 la laboron heredis Librejo Sihôdô). Ofte interpretis E-ajn paroladojn de d-ro Ramstedt, finna vicambasadoro en Tokyo.
[redaktu] Gotoo Seikoo
Gotoo Seikoo, ĉefo de multamembra morala societo Kiboŝa (v.) nun disfalinta, estis antaŭe instruisto de knabina liceo. Nask. 19 aŭg. 1884 en Ooita-ken. 1930 fondis E-fakon en K. („E-Kiboŝa“, marto 1930 - jul. 1933) kaj rekomendis lernadon de E al siaj grandnombraj adorantoj. Enkondukis Esperanton kiel devigan lecionon en Kinró Knabina Liceo kaj Nippon Presarta Lernejo, ambaŭ administritaj de K. Ĉeestis la UK en Oxford, 1930.
[redaktu] Ĝ
[redaktu] H
[redaktu] Hajaŝi Joŝimi
Hajaŝi Joŝimi, apotekestro. Nask. 15 jun. 1900 en Mie-ken. E-isto de 1924. Fidante nur al E-istoj li travojaĝis Eŭropon 1928 dum kvar monatoj kaj lia vojaĝlibro vekis grandan sensacion en la Japana Esperantistaro.
[redaktu] Harada Yubi
Harada Yubi (ps. Soken). Nask. 1850 (?), mortis 6 okt. 1916. Kiam li perdis sian solan amatan filon, li decidis daŭrigi lian vivlaboron, t. e. E-n, kaj ekstudis la lingvon estante pli ol 60-jaraĝa. Lia fervoro kondukis ĝis tio, ke li povis mem redakti hektografitan, belkolore ilustritan gazeton „Orienta Azio.“
[redaktu] Hayasi Tadasu
Hayasi (hajaŝi) Tadasu, grafo, ministro de eksteraj aferoj. Nask. 1850, mortis 10 jul. 1913 en Tokyo. Prezidanto de JEA ĝis la morto.
[redaktu] Hirano Nagakacu
Hirano Nagakacu, (ps. Hirano Jugao), vicgrafo, oficisto ĉe Centra Radio-Stacio de Tôkyô. Nask. 1895 en T. Kunlab. al „Verda Utopio“. Esperantista poeto.
[redaktu] Hori Yasuo
HORI Yasuo estas japana esperantisto kaj redaktoro de oragano de Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) "Esperanto en Azio".
Li ankau^ verkas serion de "Raportoj el Japanio". C^ijare la numero atingis 11. Li verkis la unuan en 1998 kaj c^iun jaron li eldonas tiun pri la antau^a jaro. En 2007 li estis elektita kiel estrarano de UEA pri landa kaj regiona agadoj. Naskig^is en 1941.
[redaktu] Ĥ
[redaktu] I
[redaktu] Inoue Ŝoogecu Tadaŝi
Inoue Ŝoogecu Tadaŝi, stenografiisto de Oomoto. Nask. 22 aŭg. 1909 en Simane-ken. E-isto de 1926. Redaktoro de „Verda Mondo“ 1927-1934. Kursgvidoj diversloke tra tuta Japanujo. Rapida parolanto en E. Verkis „Praktika Konversacio E-a“, 1933.
[redaktu] Yamaga Isamu
ISAMU Yamaga (naskiĝis 1905 - mortis la 6-an de junio 1987) estis japana esperantisto kaj delegito de UEA en Otaru, Japanio. Li estis fakdelegito de UEA pri medicino kaj multjara subtenanto de UEA kaj UMEA.
[redaktu] Ito Kooiti
ITO Kooiti (Kunrei) (forpasis la 26-an de oktobro 1969 pro kancero) estis japana esperantisto en Jao, delegito kaj fakdelegito dum 15 jaroj.
[redaktu] Eizo Angetu Ito
Eizo Angetu ITO, japano. Naskiĝis en la 21-a de aprilo 1902 en Osaka-hu. Propagandisto de Oomoto kaj Universala Homama Asocio. Lia agmaniero distingiĝas.
[redaktu] Iwahashi Takeo
Iwahashi Takeo (iŭahaŝi), blindulo, kristano, profesoro de Kansei Gakuin Universitato, instruisto de urba blindula lernejo de Osaka, en kiu li S. Ito k. a. gvidis oficialan kurson de Esperanto (1922-1931). Nask. 16 marto 1898. E-isto de 1918. Ĉeestis 13-an UK. Prezidanto de Japana Asocio de Blinduloj Esperantistoj. Verkoj en Brajla alfabeto: J-E Vortaro, Lernolibro.
[redaktu] Izumi Sigeo
Izumi Sigeo (plumnomo), socialisto. Nask. 31. okt. 1902 en Sagaken. E-isto de 1921. Kunfondinto de Japana Prolet-Esperanto-Unuiĝo, 1931.
[redaktu] J
[redaktu] Jamanaka Hideo
Jamanaka Hideo, estro de eksterlanda fako de Centra Telegrafejo, Ĥarbin. Nask. 9 febr. 1905 en Kyôto-hu. Li tradukis en Esperanto „Verda Karto“ (filmo novelo) 1931.
[redaktu] Jasuda Jukiĉi
Jukiĉi JASUDA, japano, arkitekto de ĉefregistarejo de Formoso Nask. 1 marto 1904 en Kyoto-si. Dum la studenta tempo en tria nacia kolegio kunkompilis J-E vortareton. Trad. Inkubo (dramo), 1924. De 1927 laboras por E en F.
[redaktu] Juri Tradukacu
JURI Tradukacu, japano, firmano. Naskiĝis en la 23-a de septembro 1900 en Kyoto-hu. Bona Esperanto-oratoro. Verkis: Frazaro de Esperanto-Interparolado, 1925; Modela Esperanto-Konversacio, 1928. EdE-J
[redaktu] Ĵ
[redaktu] K
[redaktu] Katsumori Hirosi
KATSUMORI Hiroshi(Hepburn) (1925-2004) estis membro de UEA en Chubu,Japanio, mortis la 9-an de junio pro kancero. La profesoro pri fiziko interalie kompilis fakan terminaron Esperantan-japanan-anglan.
[redaktu] Kidosaki Masutosi
KIDOSAKI Masutosi, japano, bankisto. Nask. 24. apr. 1907 en Hukuokasi, kaj tie laboris multe por E. Verkoj. E-a Frazaro, 1929, Z-a Legolibro, 1931. Edziĝis al bela riĉega E-istino, f-ino Owada-Hinako.
[redaktu] Kizaki Horisi
KIZAKI Horisi, japano, adv. , eksmembro de prefektura deputitaro de Tôkyô. Nask. 18 okt. 1899 en Mieken. E-isto de 1919. Estis dir. de JEI, iniciatis kolekton de fundamenta kapitalo por ĝi. - (Kuw. )
[redaktu] Kobajaŝi Tomeki
KOBAJAŜI Tomeki, japano, estro de Kihoku Cissen Knabina Liceo, en kiu Esperanto estas instruata oficiale. Naskiĝis en la 26-a de septembro 1897 en Sendai.
[redaktu] Kusuda Zensuke
KUSUDA Zensuke (naskiĝis 1913; mortis la 16-an de januaro 1993) estis japana esperantisto, delegito de UEA dum 20 jaroj en Amagasaki kaj revigliginto de la japana fervojista movado en la 70-aj jaroj.
[redaktu] L
[redaktu] M
[redaktu] Matuba Kikunobu
MATUBA (-cu) Kikunobu, japano, desegnisto. Naskiĝis en la 9-a de aprilo 1903 en Yokosuka. Esperantisto de 1921. Multaj artikoloj pri konstruo de Esperanta poezio en Esperanto-Lernanto kaj Literatura Revuo Oriento, 1934. Bona studanto de Esperanta-gramatiko. - (Kuw.)
[redaktu] Micuiŝi Icumu
MICUIŜI Icumu, japano. Oficisto de fervoja ministerio: Naskiĝis en la 3-a de junio 1896 en Sizuoka-ken. Direktoro-kasisto de JEI sindoneme kaj sukcese administris ekonomian flankon de JEI preskaŭ de la fondo.
[redaktu] Mijake Hisano
MIJAKE Hisano, japanino. Nask. 1905 en Okayama. Laboristino, iam ĉe la presejo de la eldonaĵoj de JEI. Kuraĝa agitparoladantino en E.(Kaw.)
[redaktu] Mikosaka Motusuke
Mikosaka Motusuke. De junio 1909 ĝis 1910 eldonis en Tôkyô gazeton por eksterlandaj Esperantistoj „Samideano Ĉiumonata,“ kvazaŭ konkure al „Japana Esperantisto“.
[redaktu] Miyamoto Sinzi
MIYAMOTO Sinzi (Kunrei), (1905- 31-a de marto 1998), dumviva membro, delegito en Kobe (Japanio) de 1951 ĝis 1995, forpasis la 31-an de marto 1998.
[redaktu] Muramatu Yukiyosi
MURAMATU Yukiyosi(Kunrei), (Hepburn: MURAMATSU Yukiyoshi, 1940-2000), dumviva membro, iama delegito pri radioamatorismo en urbeto Uenohara(nun urbo Uenohara) en Jamanaŝi-prefektujo.
[redaktu] N
[redaktu] Nakahara Syuzi
NAKAHARA Syuzi (ŝuuĵi), japano, mastro de Kanija Librejo. Nask. 1 dec. 1894. Eldonis kelkajn E-librojn, inter kiuj J-E vortareton.
[redaktu] Nakayama Ooki
NAKAYAMA Ooki (1926 - mortis la 27-an de novembro 1991 en Kôhu, Japanio) estis profesoro kaj UEA-fakdelegito pri mikrobiologio.
[redaktu] Narita Sigeo
NARITA Sigeo (Kunrei), japano, historiisto de arto, diplomito de Lit. Fakultato de Univ. de Paris. Nask. 1-a de julio 1893 en Akitaken. Reprezentis la J-an E-istaron ĉe la 13-a kaj 14-a UK-1.
[redaktu] Nisiumi Tarou
NISIUMI Tarou (en Esperanto ankaŭ NIŜIUMI Taro;[1] naskita en 1912; mortinta la 28-an de julio 1999 en Tokio) estis japana esperantisto kaj profesoro pri moderna historio en la universitato de Tokio.[1] Dum jardekoj li estis delegito pri sociaj sciencoj, muzeoj kaj teniso. De 1971 ĝis 1974 li estis estrarano de Japana Esperanto-Instituto.
[redaktu] K. Nohara
K. NOHARA (1871), japano, tradukis filozofiajn verkojn el sanskrito, plue verkon Granda Lernado kaj Doktrino de Mezeco.
[redaktu] O
[redaktu] Oka Hidemiti
OKA Hidemiti, japano, filo de O. A., zoologo, lektoro de scienca fakultato de Imperia Universitato de Tokio. Naskiĝis en la 2-a de oktobro 1902 en Tokio. Verkis „Pri la uzado de sufikso um“, La Revuo Orienta, Vol. V., 1924; „Mendelismo“ Revuo Oriento, Vol. VI., 1925.
[redaktu] Ogata Tomosaburo
OGATA Tomosaburo, (,-roo), japano d-ro pri medicino prof. de fiziologio en Imperia Universitato de Tokjo. Naskiĝis: 31-a de januaro 1883 en Osako. Esperantisto de 1923. Du medicinaj raportoj pri rizmalsano originale en Esperanto, 1925.
[redaktu] Ohaŝi Unokiĉi
OHAŜI (oo-) Unokiĉi, japano, komercisto. Naskiĝis en la 27-a de oktobro 1889 en Jokosuka. Esperantisto de 1906. Pionira laboranto en Jokosuka, lulila loko de Japana Esperanto-movado.
[redaktu] Osida Tokurô
OSIDA Tokurô, japano, kuracisto. Naskiĝis en la 24-a de marto 1875. En 1919 fondinte Nippon Esperanto-Sya, eldonis multajn Esperanto-lernolibrojn kaj vortarojn. Poste importis Esperantajn librojn el Eŭropo.
[redaktu] P
[redaktu] Q
[redaktu] R
[redaktu] Ryuie Samura
Ryuie Samura (1940-2003) estis la ĉefdirektoro de Japana Budhana Ligo Esperantista (JBLE, ekde 1990), bonzo de zen-budhismo, mortis la 23-an de marto.
[redaktu] S
[redaktu] Sugawara Keiiti
SUGAWARA Keiiti(Kunrei) (1911-1998), e-isto ekde 1928, membro de Japana E-Instituto de 1929, delegito en Natori pli ol 30 jarojn.
[redaktu] Sumiyosi Katuya
SUMIYOSI Katuya (Kunrei) (1905-1996), malnova membro, ofta donacanto, forpasis en Sizuoka (Japanio).
[redaktu] Ŝ
[redaktu] Ŝimizu Kacuo
ŜIMIZU Kacuo, japano, estro de agronomia lernejo, Hiratuka. Unu el la dir. de JEI. - (Kuw.)
[redaktu] Ŝimomura Joŝiŝi
EdE-Ŝ ŜIMOMURA Joŝiŝi, japano. Naskiĝis en la 15-a de januaro 1909 en Nagojo. Laboris ĉe Esperanto-fako de Kiboŝa, Tôkyô. Multe tradukis literaturaĵojn: „Infanmurdo“, teatraĵo, 1930; „Unu Bileto“, detektiva rakonto, 1930; „Ora Masko“ (same), 1931.
[redaktu] T
[redaktu] Takaŝe Yosiko
TAKAŜE Yosiko (Kunrei) (13-a de oktobro 1934 - 1997 13-a de oktobro), e-isto duonan jarcenton, forpasis la 13-an de oktobro. Ŝi deĵoris sekretarieje de Japana E-Instituto kaj lastatempe administris la E-domon en Yatugatake.
[redaktu] Takeda Hiroŝi
TAKEDA Hiroŝi (1908 - 26-a de septembro 1996), dumviva membro kaj estrarano (1971- 1980) de Japana E-Instituto, mortis la 26-an de septembro en Matudo.
[redaktu] Taki Rintaro
TAKI Rintaro (1905 - mortis la 18-an de septembro 1992) estis dum multaj jaroj delegito en Kakogaŭa en Hjogo-prefektujo.
[redaktu] Tokuda Rokuro
TOKUDA Rokuro (1904 - 10-a de januaro 1995), delegito pli ol 20 jarojn en Sizuoka (Japanio) kaj amiko de la ĉinaj e-istoj eĉ dum la Kultura Revolucio, mortis la 10-an de januaro.
[redaktu] Torii Atuzirô
TORII Atuzirô, japano, instr. en blindula lernejo de Kyôto. Kunfond. de J. Asocio de Blindaj E-istoj, 1928. Verkis en brajla alfabeto kursolibron, 1923 kaj E-J Vortaron. - (Kuw.)
[redaktu] U
[redaktu] Ueda Koozoo
UEDA Koozoo, japano, prof. de farmacia kolegio de agasaki. Nask. 9 nov. 1900 en Hyogo-ken. Del. de UEA. Prez. de 22-a J E-Kongreso en N.
[redaktu] Ura Ryozi
URA Ryozi, japano, asistanto de anatomio ĉe Imperia Universitato de Tokyo. Naskiĝis la 11-a de aprilo 1903 en Tokyo. Landa kasisto de TEKA en Japanujo. Multe klopodas por Esperanto en medicinaj rondoj.
[redaktu] Ŭ
[redaktu] V
[redaktu] W
[redaktu] X
[redaktu] Y
[redaktu] Yamada Tempu
YAMADA Tempu (naskiĝis 1902 - mortis en aŭgusto 1993) estis membro de la iama Hajkista klubo de Miyamoto Masao.
Sep liaj hajkoj aperis en Esperanta Antologio (1984).

