Horizonto (gazeto)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Horizonto estis "kultura kaj informa revuo de la Neŭtrala Esperanto Movado" (NEM). Ĝi aperis en Zaragoza (Hispanio) dumonate en formato A5 en 12 jarkolektoj de 1976 ĝis 1987 kaj estis eldonita de NEM.

Al Horizonto kontribuis precipe esperantistoj, kiuj staris en la tendaro de Ivo Lapenna post la eventoj dum la Universala Kongreso en Hamburgo en 1974, kiam Lapenna ne estis reelektita kiel prezidanto de UEA. Inter la plej konataj aŭtoroj de Horizonto estis (en alfabeta ordo):

k.a.

Laŭ la subtitolo "kultura kaj informa revuo" kaj laŭ la programo verkita de la iama sekretario de la Akademio de Esperanto, Jean Thierry, en la unua numero de Horizonto, la enhavon oni povas klasifi en du ĉefaj kategorioj:

  • Movad-politiko, precipe kritiko de UEA post 1974, kaj ĝenerala politiko, precipe kontraŭ-komunismo kaj
  • kulturo kaj lingvo, inkluzive terminologio.

Dum multaj kontribuoj de la unua grupo pro ŝanĝita politika situacio nur historie plu estas interesaj, multaj kontribuoj pri esperantaj lingvo kaj kulturo daŭre estas legindaj. Horizonto kiel periodaĵo, kiu celis internacian esperantistaron, estis skrupule lektorita kaj pro tio ankoraŭ en 2009 lingve kaj stile daŭre restas klasike modela.

[redakti] Literaturo

  • 1976: Thierry, Jean. Kial nepriĝis la nova periodaĵo "Horizonto"? En: Horizonto 1-a jaro 1976, n-ro 1, p. 2

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj