Horju-ĝi
| Budhisma templa komplekso Horjuĝi* | ||
|---|---|---|
| Monda Heredaĵo | ||
|
|
||
| Ĉumon (centra pordego) kaj Goĝu-no-to (kvinetaĝa pagodo) en Horjuĝi
|
||
| Lando | ||
| Tipo | kultura heredaĵo | |
| Kriterioj | i, ii, iv, vi | |
| Fonto | 660 | |
| Regiono** | Azio | |
| Registra historio | ||
| Registrado | 1993 (17-a Sesio) | |
| Ruĝa listo | 1993 | |
| * Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo. ** Regiono laŭ klasigo de UNESKO. |
||
Horju-ĝi (enmetita teksto: 法隆寺, "Templo de floranta rajto") estas budhisma templo en urbeto Ikaruga, prefektujo Nara, Japanio. Ties plena nomo estas Horju Gakumonĝi (法隆学問寺) aŭ "Kleriga templo de la floranta rajto", kio sufloras, ke la templo servas ne nur kiel monaĥejo, sed ankaŭ kiel seminario. En la templa komplekso troviĝas unu el la plej malnovaj lignaj konstruaĵoj en la mondo.
La templo estis devene fondita en la jaro 604 laŭ ordono de princo Ŝotoku. Finita ĝi estis je tri jaroj pli poste kaj tiam ĝi estis nomita "Ikaruga-dera" (斑鳩寺). En la jaro 670 la templo forbrulis kaj poste ĝi estis iom post iom renovigata ĝis komenco de la 8-a jarcento. Pli poste ĝi fariĝis ĉefa religia centro Hosso de budhismo.
Horjuĝi estas unu el la plej malnovaj budhismaj temploj en Japanio. Ĝi devenas el tempo, kiam budhismo estis por la japanoj nova religio.
Horjuĝi dividiĝas en du partojn: pli malnova Okcidenta templo (西院 Sai-in) kaj en Orienta templo (東院 To-in).
|
||||||