Horloĝo de la longdaŭra nuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La unua pratipo, kiu montriĝas ĉe la Scienca Muzeo en Londono.

La Horloĝo de la Longdaŭra Nuno (angle Clock of the Long Now) estas konstruota grandegula mekanika horloĝo desegnita por funkciadi 10.000 jarojn. La skipo kiu konstruos ĝin estas ero de la Fondaĵo de la Longdaŭra Nuno.

Ideo[redakti | redakti fonton]

"Mi volas konstrui horloĝon, kiu tiktakos unufoje jare. La montrilo antaŭeniros ĉiun jarcenton kaj la kukolo eliros ĉiun jarmilon por dek mil jaroj."

Tion diris Danny Hillis, inventisto kiu elpensis la ideon kontrui grandegan, plurjarcentan, plene mekanikan horloĝon kiel monumenton al estontecema pensado. Ĉi tiu ideo venis al Hillis en 1995 kaj, unu jaron poste, li kaj pluraj el siaj amikoj fondis neprofitcelan firmaon por konstrui la horloĝon kaj alimaniere stimuli estontecemajn pensadon kaj respondecon. Unu el la kunlaborantoj, komponisto Brian Eno, nomis la horloĝon "la Horloĝo de la Longdaŭra Nuno."

Desegnaj principoj[redakti | redakti fonton]

La konstruado de la horloĝo baziĝas sur kvin principoj:

  1. Longvivdaŭro: la horloĝo estos preciza eĉ post 10.000 jaroj; por eviti ŝtelo, ĝi ne enhavos grandvalorajn erojn
  2. Konservebleco: estontaj generacioj povos daŭre funkciigi la horloĝon, eĉ se ili havos nur Ŝtonepokajn ilojn kaj materialojn
  3. Travidebleco: la funkciado de la horloĝo estos plene komprenebla sen bezoni halti aŭ dismeti ĝin
  4. Skalebleco: por certigi, ke la fina horloĝo bone funkcios, eblos konstrui kaj kontroli malgrandajn pratipojn
  5. Evoluebleco: la horloĝo estos plibonigebla

Ĝisdatigo[redakti | redakti fonton]

Decembre 2007 tri pratipoj jam ekzistas: la plej frua montriĝas en la Scienca Muzeo de Londono kaj du pli freŝaj modeloj estas en la Muzeo de la Longdaŭra Nuno en San Francisko. La Fondaĵo de la Longdaŭra Nuno jam akiris geologie stabilan kavernon en monto ĉe Usona dezerto, kie la fina horloĝo estiĝos. Kvankam la projekto ne havas firman pretigdaton, ĝi bone antaŭeniras: Brian Eno jam komponis la horloĝtonojn kaj nuntempe la inĝenieroj desegnas la plenskalajn erojn.

Celo[redakti | redakti fonton]

Tia horloĝo, se sufiĉe impresa kaj bone farita, enkorpigus tempon. Ĝi estus vizitinda kaj pripensinda. Ideale ĝi ŝanĝos pensadon pri tempo tiel, kiel elkosmaj fotoj de la Tero ŝanĝis pensadon pri la medio. Tiaj ikonoj povas vere aliformigi homan pensadon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Stewart Brand, "The Clock of the Long Now: Time and Responsibility." Basic Books, 2000, ISBN 0-465-00780-5.