Insulo Hormuzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hormuz)
Insulo Hormuzo
insulo [+]

AkvejoPersa golfo

Supermara alteco186 m [+]
Koordinatoj27° 4′ N, 56° 28′ O (mapo)27.067556.46Koordinatoj: 27° 4′ N, 56° 28′ O (mapo)
Ĉefa lokoHormus
Plej alta punkto 
- alteco186 m

Longo7 km (4 mi)
Larĝo7,6 km (5 mi)
Areo42 km² (4 200 ha) [+]
Loĝantaro3 000 [+]
HorzonoIrana Norma Horzono [+]

Insulo Hormuzo (Irano)
Insulo Hormuzo (Irano)
DEC
Insulo Hormuzo
Insulo Hormuzo
Map
Insulo Hormuzo
Vikimedia Komunejo:  Hormuz Island [+]
vdr
la plaĝo Ĥezr de la insulo

Hormuzo (perse ĝazireh je hormozormuz) estas grandparte kava, ŝtona insulo en Irano, en la Hormuza Markolo, je 8 km de la marbordo. Somere ofte malpliiĝas la loĝantaro je duono pro provizora formigrado. La sola konstanta komunumo de la insulo estas la vilaĝo Hormuz. Oni minas tie ruĝan okergrundon por eksporto.

Post la araba okupo, Hormuz iĝis ĉefa merkatejo de la provinco Kerman. Oni kultivis en la oazoj indigo-arbuston, grenon kaj spicplantojn. Ĉ. la jaro 1200 Hormuz jam monopolis la komercon kun Hindio kaj Ĉinio. La veneciano Marco Polo dufoje vizitis la insulon. Ĉ. la jaro 1300 la araba reganto de Hormuz forlasis la teron pro ĉikanado de la rabistoj kaj fondis sur la insulo Nov-Hormuzon. La urbo konkeris merkatan pozicion de insulo Kejs. Ĝia regado disvastiĝis je pliaj insuloj de la golfo kaj dumtempe eĉ je Omano.

La portugaloj okupis Hormuzon en 1514 kaj konstruis tie fortikaĵon. La insulo restis dum pli ol unu jarcento sub portugala rego, sed la kreskanta brita influo kaj la malamikeco de la persaj ŝahoj kondukis al tio, ke la unuiĝintaj persaj-britaj taĉmentoj okupis Hormuzon en 1622. La regantoj de Maskat kaj Oman luis la insulon inter la jaroj 1798 kaj 1868 kun insulo Jesun kaj haveno Bandar Abbas.

Postrestis nur ruinoj de la portugala fortikaĵo.