Horná Potôň

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Horná Potôň, hungare Felsőpatony estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Dunajská Streda troviĝas 12 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1246 en formo Villa Pothun. Tiutempe estis diversaj proksimaj vilaĝoj Pothun. En 1910 loĝis en la vilaĝo 450 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony, al distrikto de Dunaszerdahely. Ekde 1920 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1940 Lögérpatony kaj Benkepatony unuiĝis kaj formis Felsőpatony (=Supra Patony). Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 1960 alia Patony aliĝis. En 2001 loĝis en la vilaĝo 1872 da homoj, (1757 hungaroj, 105 slovakoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]