Trimstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Horn (Trimstein))
Trimstein
Blazono de Trimstein
Blazono de Trimstein
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 54′ 17″ N 7° 34′ 52″ O / 46.90472 °N, 7.58111 °O / 46.90472; 7.58111 (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ 17″ N 7° 34′ 52″ O / 46.90472 °N, 7.58111 °O / 46.90472; 7.58111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 499
Areo 3,63 km²
Alteco 630 m super marnivelo
Poŝtkodo 3083
Komunumkodo 0631
Mapo de Trimstein
Mapo de Trimstein
Mapo de Trimstein
vdr


Trimstein estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 499 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Trimstein situas en la Svisa Mezlando oriente de la valo de Aro sur la okcidenta deklivo de la montodorso de Ballenbüel, proksimume 11 kilometrojn orientsudoriente de la federacia urbo Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Trimstein kaj la setlejoj Eich kaj Horn, kaj kelkaj biengrupoj kaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,63 km², de kiuj 12,6% estas kovritaj de arbaro, 81,0% servas por agrikulturo kaj 6,3% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Trimstein limas en nordo al Worb, en nordoriento al Schlosswil, en oriento kaj sudoriento al Konolfingen, en sudo al Münsingen, kaj en okcidento al Rubigen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Trimstein situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas per flankaj vojoj de la najbaraj komunumoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas en distanco de proksimume 4 kilometroj sudokcidente apud Münsingen. Kvankam la fervojlinio de Berno al Lucerno pasas meze tra la komunumo, Trimstein ne disponas pri stacidomo kaj ankaŭ ne pri alia konekto al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Trimstein datiĝas el la jaro 1148 kiel Trimesteim. Dum mezepoko la feŭdo pri Trimstein apartenis al bernaj civitanoj kaj estis akirita en la jaro 1498 de la Senjorujo Worb, al kiu Trimstein apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798. Eich formis feŭdon, kiu en la jaro 1459 estis donacita al la Monaĥejo Thorberg kaj en la jaro 1604 estis submetita al la kampartribunalo de Konolfingen. Trimstein kaj Eich apartenis al la kvarono Rubigen de la paroĥo Münsingen. Trimstein fariĝis propra komunumo nur en la jaro 1993 post disiĝo de Rubigen surbaze de voĉdono de 1989.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]