Hornburg (Mansfelder Land)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hornburg
Hornburg (Mansfelder Land) (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Mansfeld-Suda Harco
Urborajtoj
Koordinatoj 51°27′12″N 11°35′23″O  /  51.45333°N, 11.58972°O / 51.45333; 11.58972 (Hornburg (Mansfelder Land))
Alto super la marnivelo 206 m
Areo 11,35 km²
Telefona antaŭkodo 034776
Poŝtkodo 06295
v  d  r
Information icon.svg

Hornburg ekde la 1-a de januaro 2010 estas parto de la tiutage kreita komunumo Seegebiet Mansfelder Land [ze:gebit mansfelda lant], en Esperanto "laga regiono lando de Mansfeld". Ĝi troviĝas en la distrikto Mansfeld-Suda Harco de la federacia lando Saksio-Anhalto en Germanio. La 31-an de decembro 2008 la tiam ankoraŭ administre sendependa komunumo havis 341 loĝantojn (en la nova komunumo "laga regiono lando de Mansfeld" fine de decembro 2012 vivis sume 9368 homoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence de januaro 2010 la ĝis tiam sendependaj neurbaj komunumoj Amsdorf, Aseleben, Dederstedt, Erdeborn, Hornburg, Lüttchendorf, Neehausen, Röblingen am See, Seeburg, Stedten kaj Wansleben am See kunligiĝis al la nova komunumo.[1] Samtage malfondiĝis la administra komunumaro samnoma, al kiu antaŭe apartenis la loĝloko Hornburg.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

la historia kastelo de Hornburg
la eksa urbodomo