Hornstein
El Vikipedio
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
Hornstein, hungare Szarvkő, kroate Voristan estas komunumo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenland, en distrikto de Eisenstadt-Umgebung.
- Areo: 37 km²
- Alto super marnivelo: 273 m
- Loĝantaro: 2600
- Poŝtkodo: 7053
- Telefonprefikso: 02689
- Aŭtokodo: EU
Situo [redakti]
Hornstein situas sub monto 484 m-ojn alta, laŭ ĉefvojo Vieno-Eisenstadt. La lasta troviĝas 10 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua mencio pri la setlejo devenis el 1271 en formo Zorwku. En la monto oni minis feron. Fortikaĵo konstruiĝis en 1336, kiun Frederiko la 3-a dufoje sieĝis, poste la fortikaĵo restis ruina. La vilaĝo ricevis privilegiojn en 1382. En 1401 ĉeĥoj faris ruina la komunumon, fine en 1649 redoniĝis al Hungario. En 1910 2549 da loĝantoj loĝis tie, (2163 kroatoj, 261aŭstroj, 112 hungaroj). Ĝis 1920 Szarvkő apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Kismarton, poste al Aŭstrio.
