Horst Gruner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horst Gruner
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1959 (1959-07-29) (64-jaraĝa)
en Kilianstädten
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo diplomato
vdr

Horst Gruner - naskiĝis la 29-an de julio 1959, do nun 64-jara - estas germana esperantisto kaj diplomato. Pasiginte sian infanecon en la loĝloko Schöneck proksime de Hanau, li studis geografion en Frankfurto ĉe Majno, en Trenton (Usono), kaj en Parizo. Poste li eniris la diplomatan servon de la germania ministerio pri eksteraj rilatoj. Dum tiu tempo - fine de la studo kaj komence de la diplomata eduko - li de 1988 ĝis 1994 aktivis kiel kunlaboranto en la Germana Esperanto-Centro en Bonno, estis kunverkinto de instruilaro kaj pluraj nacilingvaj versioj de Gerda malaperis kaj de vortaro svahila-Esperanto. Dum la 1990-aj jaroj li deĵoris en la germanaj ambasadejoj de Pnompeno, Kamboĝo, kaj Daresalamo, Tanzanio, poste dum pluraj jaroj laboris en la ministerio en Berlino, dum la 2000-aj jaroj laboris en la germanaj ambasadejoj en Alĝerio kaj Jaundo, Kameruno. 2011-2013 li laboris en la germana ambasadejo en Kinŝaso, DR Kongo. Ekde oktobro 2018 li deĵoras kiel ambasadoro en Fritaŭno, Sieraleono.

La 30-an de aprilo 2014, ĵus atinginte aĝon de ekzakte 20 000 tagoj, li rete publikigis kalkulon[1], laŭ kiu li dum 4 462 tagoj, do dum pli ol 12 jaroj, vivis en 17 afrikaj landoj, precipe en Kameruno (1 262 tagoj), Tanzanio (1 108 tagoj), Alĝerio (881 tagoj), Kongo Kinŝasa (do DR Kongo, 598 tagoj) kaj Ekvatora Gvineo (279 tagoj). Kompare pli modestas la vivtempo en Francio (360 tagoj), Usono (342 tagoj) kaj Kamboĝo (268 tagoj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]