Horst Hawemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Horst HAWEMANN (naskiĝis la 4-an de februaro 1940 en Glogau, mortis la 13-an de julio 2011 en Berlino) estis teatra reĝisoro.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Hawemann, naskiĝinta en Malsupra Silezio, studis en la teatra altlernejo en Moskvo kaj poste laboris multajn jarojn kiel verkisto kaj reĝisoro ĉe berlina teatro. La lastajn jarojn li laboris liberprofesie en Berlino, instruante ĉe la Universitato de Artoj Berlino. Al liaj plej famaj teatraĵoj apartenas „Kokori“ (1979), „Die Katze“ (1986) kaj „Immer schön tiger“ (1992). Krom en germanaj li ankaŭ verkis en rusaj, aŭstraj, belgaj kaj svisaj teatroj. Li kunlaboris kun Peter Ensikat, kune tradukantaj kartvelajn fabelojn, kiujn ili enscenigis. En 2011 li mortis pro kancero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]