Horst Seehofer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horst Seehofer, 2012

Horst Lorenz SEEHOFER (naskiĝis la 4-an de julio 1949 en Ingolstadt) estas germana politikisto (CSU). Ekde oktobro 2008 li estas ministroprezidanto de la federacia lando Bavario (en koalicia registaro inter CSU kaj FDP) kaj prezidanto de sia partio.

Antaŭe, li inter 1992 ĝis 1998 estis ministro pri sano en la registaro de Germanio, kaj inter 2005 kaj 2008 estis ministro pri nutro, agrikulturo kaj protekto de konsumantaro en la tiama registaro de Germanio.


Antaŭe:ministroprezidanto de BavarioPoste:
Günther Beckstein2008--