Hosszúpályi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hosszúpályi (hosUpAji) estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono de Derecske. Hosszú signifas: longa.

Blazono de Hosszúpályi

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Hosszúpályi situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Debrecen-Létavértes. La lasta urbo estas 12, Derecske 17, Debrecen 18, Budapeŝto 235 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hosszúpályi estis loĝata jam dum la bronzepoko. Post diversaj popoloj jazigoj alvenis, kiuj konstruis la remparon de Ĉorso videblan ankaŭ nun iomete. La unua mencio okazis en 1219. La turkoj faris preskaŭ senhoma la vilaĝon. En 1919 la rumanoj okupis la komunumon. En 1950 estraro de la kooperativo ricevis premion Kossuth.

Vidindaĵoj estas kastelo de Zichy (ziĉi) (nun kulturdomo) el la 17-a j.c., preĝejoj grek-katolika, kalvinana el 1867 kaj katolika el 1836. Franz Liszt prezentis preĝejan orgenokoncerton en 1884.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Hosszúpályi naskiĝis politikisto György Marosán.