Hotaru no haka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"La tombo de la lampiroj"
longa movbilda filmo • animea filmo
Originala titolo 火垂るの墓
[Hotaru no haka]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Kina aperdato 16 apr. 1988
Daŭro 89 minutoj
Ĝenro animeo
Reĝisoro(j) Takahata Isao
Scenaro Isao Takahata
Muziko de Michio Mamiya
Rolantoj sen valoro
Produktinta firmao Studio Ghibli
IMDb
vdr

Hotaru no haka (japane: 火垂るの墓 [hotaru no haka], laŭvorte: La tombo de la lampiroj) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli kaj publikigita en 1988.

"Hotaru" en la titolo ne estas skribita kun la signo per "lampiroj" (蛍), sed en neordinara formo kun la signoj por "fajro-pendigi", kiu estas verŝajne vortludo rilatante al milita fajro, kiu venis el la ĉielo.

Tiu filmo estas eksterordinara verko, nesimila al aliaj animeoj, ĉar ĝi montras malsaton kaj eĉ morton.

La reĝisoro de tiu korŝira filmo estis Takahata Isao. La muzikon komponis Mamija Joŝio.
La filmo sekvas parte aŭtobiografian romanon (1967) de Nosaka Akijuki, kies fratino malsatmortis dum la dua mondmilito.

17 jaroj poste ankaŭ neanimacia televida filmo kun la sama titolo kaj kun la sama intrigo aperis. Vidu suben.

Intrigo

La historio okazas dum la dua mondmilito en Japanio. La junulo Seita kaj ŝia plijuna fratino Setsuko perdas siajn gepatrojn, la patro mortas servante en la Japana Imperia Mararmeo, la patrino mortas en la bombardado de Kobeo. Poste la gefratoj devas batali kontraŭ la malsato kaj la malmolkoreco de iliaj samlandanoj, el kiuj kelkaj estas eĉ parencoj de la gefratoj. Sed la gefratoj ne sukcesas, kaj finfine Setsuko mortas pro malsato kaj malsano, ŝia frato enterigas ŝin en soleca tombo, poste perdas sian vivovolon kaj mortas ankaŭ pro malsato.

Ĉefaj roluloj

  • Jokokaŭa Sejta (横川清太 [jokokaŭa seita])
15-jara junulo, kiu perdas siajn gepatrojn dum la dua mondmilito, kaj devas zorgi por sia juna fratino Secuko.
  • Jokokaŭa Secuko (横川節子 [jokokaŭa secuko])
5-jara knabino, kiu perdas siajn gepatrojn dum la dua mondmilito. Al ŝi restas nur ŝia frato kaj kelkaj parencoj.

Animea filmo

La filmo "Hotaru no haka" aperis en la japanaj kinoj en 1988 samtempe kiel "Mia najbaro Totoro". "Hotaru no haka" montriĝis kiel "antaŭfilmo" kune kun "Mia najbaro Totoro" en la kinoj. Je la jarfino de 1988 la du filmoj aperis ankaŭ sur laserdisko (LD). En 2000 japana DVD kun anglaj subtitoloj aperis.

Neanimacia filmo

En 2005 aperis ankaŭ neanimacia televida filmo en Japanio en Nihon TV kun la sama temo kaj kun la sama titolo.
La aktoro Iŝida Hoŝi (石田法嗣) ludis la rolon de Sejta kaj Sasaki Mao (佐々木麻緒) ludis la rolon de Secuko.

Titolo en aliaj lingvoj

lingvo titolo signifo
angla Grave of the Fireflies tombo de la lampiroj
ĉeĥa Hrob světlušek (la) tombo de (la) lampiroj
finna Tulikärpästen hauta (la) tombo de (la) lampiroj
franca Le Tombeau des lucioles la tombo de la lampiroj
germana Die letzten Glühwürmchen la lastaj lampiroj
hebrea קבר הגחליליות (la) tombo (de) la lampiroj
hispana La tumba de las luciérnagas la tombo de la lampiroj
hungara Szentjánosbogarak sírja tombo de lampiroj
itala Una tomba per le lucciole tombo por la lampiroj
japana 火垂るの墓 (la) tombo de (la) lampiroj
kartvela ციცინათელების საფლავი
kroata Groblje krijesnica (la) tombejo de (la) lampiroj
normĉina 萤火虫之墓 (la) tombo de (la) lampiroj
norvega Graven til ildfluene la tombo por la lampiroj
pola Grobowiec świetlików (la) tombo de (la) lampiroj
portugala/Brazilo Cemitério dos vagalumes tombejo de la lampiroj
portugala/Portugalo O Túmulo dos Pirilampos la tombo de la lampiroj
sveda Eldflugornas grav tombo de la lampiroj
taja สุสานหิ่งห้อย

Libroj

En Japanio aperis ankaŭ la kolorplena kvar-voluma filmkomikso pri "Hotaru no haka" eldonita de Tokuma Shoten.