Hotelo Krone (Arnstadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Hotel Krone, Arnstadt

Hotelo Krone (germane: Hotel Krone, iam: Bahnhofshotel) estas fortimpresa konstruaĵo kontraŭe al la Stacidomo de Arnstadt, en Arnstadt, Germanujo (Am Bahnhof 8).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi konstruitis en 1901/02 fare de la ĉefarkitekto Robert Trautmann el Arnstadt. Inaŭguro okazis en la 1.6.1902. Posedanto estis Carl Hahn. Ĝis la eksplodo de la Unua mondmilito ĝi estis sukcesega porturista hotelo, kiun ankaŭ multaj afervojaĝantoj uzis kiel tranoktejon.

En 1924/25 iĝis restaŭradlaboroj, plilarĝigo de la keloj kaj instalo de vintrinkejo. En 1929/33 la Monda ekonomia krizo provokis financajn problemojn kaj en 1934 la linda hotelo aŭkcie venditis fare de la urba ŝparkaso.

Willy Hahn, filo de la fondinto, akiris ĝin ĉe la aŭkcio kaj en 1937 la majstra kuiristo Wilhelm Schimpf. Ekde 1950 ĝi estis HO-hotelo estante dum jardekoj je dispono ĉefe al afervojaĝantoj kaj al muntistoj.

Post la Turniĝo transprenis la hotelon la familio Schmidt kaj novaranĝis 40 ĉambrojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Horst Brand: "Das Bahnhofshotel - ein Haus mit Tradition", en: Arnschter Heimatbrief, aprilo 1997, p. 31
  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 199

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]