Mettauertal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hottwil)
Mettauertal
Blazono de Mettauertal
Blazono de Mettauertal
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Laufenburg
Koordinatoj  47° 33′ 30″ N 8° 7′ 57″ O / 47.55833 °N, 8.13250 °O / 47.55833; 8.13250 (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 30″ N 8° 7′ 57″ O / 47.55833 °N, 8.13250 °O / 47.55833; 8.13250 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1929
Areo 21,56 km²
Alteco 350 m super marnivelo
Poŝtkodo 5273 Oberhofen
5274 Mettau
5275 Etzgen
5276 Wil
5277 Hottwil
Komunumkodo 4184
Mapo de Mettauertal
vdr

Mettauertal estas urbo komunumo en la distrikto Laufenburg de Kantono Argovio, Svislando. La malnovaj komunumoj el kiuj konsitas la nuna komunumo Mettauertal havis kune 1929 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mettauertal situas sude de rivero Rejno en la valo de Metau, kiu donis al la nova komunumo la nomon kaj tra kiu fluas la rivereto Metauerbach. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Hottwil, Etzgen, Mettau, Oberhofen kaj Wil.

Mettauertal estas laŭ areo la plej granda komunumo de la tuta kantono. Ĝia teritorio etendiĝas sur areo de 21,56 km², de kiuj 8,90 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,35 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 649 m s.m. sur la kulmino de la monto Laubberg, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 300 m s.m. ĉe la bordo de Rejno.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mettauertal limas en nordokcidento aliflanke de Rejno al la germanaj komunumoj Albbruck kaj Laufenburg (Badeno), en nordo al Schwaderloch, en nordoriento al Leibstadt, en oriento al Leuggern kaj Mandach, en sudoriento al Villigen, en sudo al la distriktĉefurbo Remigen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas konektita al la pubolika transportreto per du poŝtaŭtolinioj, unu de Laufenburg tra Etzgen al Leibstadt kaj Döttingen, kaj la alia, kiu konektas ĉiujn kvin vilaĝojn de la komunumo, de Laufenburg al Brugg.

La fervojlinio de Stein-Säckingen al Koblenco, ĉe kiu la vilaĝo Etzgen disponis pri stacidomo, ek de 1994 funkcias nur ankoraŭ por vartransporto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mettauertal fondiĝis la 1-an de januaro 2010 per kunigo de la antaŭaj komunumoj Hottwil, Etzgen, Mettau, Oberhofen kaj Wil.

La unua dokumenta mencio de Etzgen datiĝas el la jaro 1448 kiel Eczken, tiu de Hottwil el la jaro 1150 kiel Hotiwilare, tiu de Mettau el la jaro 1254 kiel Mettowe, tiu de Oberhofen el la jaro 1705 kiel Oberhoffen, kaj tiu de Wil en la jaro 1318 kiel Wile.

Dum mezepoko la landaj regantoj de la regiono estis la Grafoj de Habsburgo-Laufenburg kaj poste la ĉeflinio de la Habsburgoj. Post la Milito de Waldshut en la jaro 1468 la Habsburgoj pandigis la tutan Frick-Valon al Burgonjo, sed post la burgonja malvenko dum la Burgonjaj Militoj kontraŭ la Svisa Ĵurkomunumo, la regiono en 1477 revenis sub la kontrolon de la Habsburgoj.

En la jaro 1797 la francoj okupis la regionon. Ek de tiam la Frick-Valo formis francan protektoraĵon, kiu en la jaro 1802 estis integrita kiel Kantono Frick-Valo al la Helveta Respubliko kaj en la jaro 1803 fariĝis parto de Kantono Argovio, kaj la kvin vilaĝoj estiĝis komunumoj de la argovia distrikto Laufenburg.

La 20-an de marto 2008 la komunumaj asembleoj de Etzgen, Hottwil, Mettau, Oberhofen kaj Wil decidis la kunigon de la kvin komunumoj al la nova komunumo Mettauertal. La decido estis konfirmita per la skriba baloto la 1-an de junio 2008 per granda plimiulto kaj realiĝis kun efiko de la 1-a de januaro 2010. La administrejo de la nova komunumo situas en Mettau.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]