Houjhnhnmoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Houjhnhnmoj (angle Houyhnhnms, singulare Houyhnhnm) estas fikciaj raciaj ĉevaloj loĝantaj en fikcia lando de la libro La vojaĝoj de Gulivero de brita verkisto Jonathan Swift. Laŭ la libro, Gulivero loĝis en ĉi tiu lando en la jaroj 1711-1715, sekve pli malalte estas priskribata fikcia socio de houjhnhnmoj de la jaroj 1711-1715.

Houjhnhnmoj ne havas malvirtojn, estas honestaj kaj saĝaj. Sekve socio de houjhnhnmoj estas tre perfekta, utopia. En ĉi tiu socio ne ekzistas konfliktoj.

Aliaj neordinaraj loĝantoj de la sama lando estas jahuoj. Jahuoj estas homoj perdintaj racion, sed konservintaj homajn malvirtojn.

Bazaj informoj

Ekstera anatomia strukturo de houjhnhnmo estas tia sama, kiel ĝi de ordinaraj ĉevaloj. Sed houjhnhnmoj estas sufiĉe pli fleksebla. Ili majstre uzas antaŭajn piedojn kiel manojn kaj povas fari ĉion, kion homoj faras per manoj (houjhnhnmoj premas aĵojn inter hufo kaj osto super hufo). Plej ofte houjhnhnmoj iradas per 4 piedoj, kiel ordinaraj ĉevaloj, sed ofte estadas je aliaj pozoj.

Cerbo de houjhnhnmo estas sufiĉe evoluinta por racieco.

Kiel regulo, houjhnhnmo mortas je 70 - 75 jaroj.

Houjhnhnmoj ne portas vestojn.

Vivmaniero

Houjhnhnmoj loĝas en domoj faritaj el lignaj vergoj kaj pajlo.

Houjhnhnmoj manĝas fojnon kaj kuiras aliajn manĝaĵojn el aveno kaj lakto. Por tio ili falĉas avenon kaj fojnon, melkas bovinojn; ili uzas fajron, sed la aŭtoro ne priskribas, kiel ili akiras ĝin. Houjhnhnmoj uzas vazaron el argilo kaj el ligno. Anstataŭ tablo ili uzas ion similan al staltrogo. De tempo al tempo ili simple paŝtiĝas sur herbo.

Houjhnhnmoj ofte sidas, kiel hundoj, sur pajlaj matoj.

Teĥniko kaj agrokulturo

Houjhnhnmoj ne scias feron. Ili faras ilojn el ŝtonojn tornante ilin per specifa tre malmola ŝtono.

Domoj de houjhnhnmoj estas farataj el lignaj vergoj kaj pajlo. Por tio estas uzata difinita arbo, kiun oni ne devas haki, ĉar ĝi falas mem post la aĝo de 40 jaroj. Oni faras la vergoj per akrigita ŝtono.

Vazaro estas farata el argilo kaj el ligno. Argila vazaro estas kalcinata per Suno.

Kio koncernas transporton, houjhnhnmoj uzas diversajn ĉarojn jungatajn per jahuoj. Akva transporto ne ekzistas.

Houjhnhnmoj uzas jahuojn kiel labora brutaro kaj bovinojn kiel lakta brutaro. Probable, ili uzas en mastrumo ankaŭ azenojn, katojn kaj hundoj, sed estas malklare el la libro, ĉu ĉiuj ĉi tiuj animaloj estas uzataj kaj kiaj estas roloj de katoj kaj hundoj. Jahuoj ofte estas nutrataj per viando de mortintaj azenoj kaj hundoj.

Houjhnhnmoj falĉas avenon kaj fojnon kaj alveturigas ilin sur ĉaroj jungataj per jahuoj. Houjhnhnmoj piedpremas avenon por ke akiri grajnojn. Grajnoj de aveno estas konservataj en grenejoj. Ĉi tiuj grajnoj estas por nutraĵo, kaj pajlo de aveno estas por konstruado. Probable, houjhnhnmoj ne semas plantojn, sed uzas plantojn sematajn nature.

Kiel regulo, aĵoj faritaj de houjhnhnmoj estas ne tre belaj, sed tre oportunaj.

Lingvo

Lingvo de houjhnhnmoj havas fonetikon konvenan al henado. La aŭtoro asertas, ke la fonetiko estas iom simila al germana.

Multaj vortoj signifantaj malvirtojn ne ekzistas en la lingvo, ĉar en la socio de houjhnhnmoj ne ekzistas tiaj malvirtoj. Vortoj signifantaj ion malbonan havas sufikson prononcatan proksimume kiel jahu, kaj samtempe jahu estas vorto signifanta homon aŭ jahuon (jahuo estas esperantigita versio de jahu).

Houjhnhnmoj ne havas skribon.

Scienco

Spite al malesto de skribo, houjhnhnmoj havas iomajn sciencajn sciojn.

Astronomio de houjhnhnmoj probable estas limigata al studo de ŝajnaj movoj de Suno kaj Luno. La aŭtoro asertas, ke "maksimuma atingo de ilia astronomio" estas fakto, ke ili "komprenas naturon de eklipsoj". Ili kalkulas jarojn kaj monatojn per Suno kaj Luno. Ili ne havas nocion de semajno.

Kio koncernas geografio, houjhnhnmoj scias nur sian landon, ĉar ili ne scipovas marvojaĝon. Gulivero estis unua, kiu rakontis al houjhnhnmo pri ekzistado de aliaj landoj.

Historio de houjhnhnmoj entenas malmulte de eventoj kaj facile konserviĝas en memoro.

Medicino de houjhnhnmoj estas limigata al scioj pri kuraciloj el herboj por kuracado de vundoj kaj kontuzoj. Je aliaj malsanoj houjhnhnmoj neniam malsanas, ĉar ilia vivmaniero estas tre saniga.

Houjhnhnmoj ne okupas sin pri filozofiaj meditoj ne aplikeblaj al praktiko.

Arto

La aŭtoro mencias nur unu genron de arto ekzistantan en la socio de houjhnhnmoj: poezion. Poemoj de houjhnhnmoj enhavas precizajn priskribadojn kaj trafajn komparadojn. Ĉiu poemo estas aŭ pri amikeco, aŭ pri venkinto de sporta konkurso.

Socio

Agado de houjhnhnmoj komplete subordiĝas al racio. Krome ĉiu houjhnhnmo amas ĉiujn houjhnhnmojn kaj estas same amikeca al konatoj kaj nekonatoj. Parolo estas uzata por informo, mensogo ne ekzistas. Houjhnhnmoj ĉiam estas decaj, sed ne havas kompleksajn regulojn de etiketo.

Sed en socio de houjhnhnmoj ekzistas apartigo inter pli saĝaj (noblaj) kaj malpli saĝaj. Malpli saĝaj estas servantoj de pli saĝaj. Ekzistas eĉ ligo inter grado de saĝo kaj koloro de houjhnhnmo. Iuj koloroj estas konataj kiel koloroj de servantoj, kaj houjhnhnmoj de tiaj koloroj neniam pretendas alian socian pozicion.

Kvankam houjhnhnmoj neniam havas konsiderindajn malvirtojn, de tempo al tempo iuj servantoj estas distriĝemaj kaj iuj infanoj agas malkorekte.

Edziĝoj okazas laŭ konsideroj pri ecoj de estontaj idoj. Amindumo ne ekzistas. Ne ekzistas ankaŭ divorco, perfido. Ĉiu paro de geedzoj devas doni al la mondo du idojn kaj ne pli multe, sed servantoj rajtas 6. Post generado de la konvena nombro de idoj geedzoj finas seksajn interrilatojn. Se iuj geedzoj ne povas generi duan idon, iuj aliaj geedzoj transdonas al ili sian idon kaj generas plue idon por si. Samo estas farata, se ido mortas (tre malofta evento). Oni konsideras, ke estas dezirinde, ke geedzoj edukas idojn de diversaj seksoj; sekve paroj havantaj idojn de sama seksa interŝanĝas idojn konforme.

Infanoj estas edukata tre severe, kun multe da sporto, tre malofte manĝas ion bongustan. 4 fojoj en jaro okazas sportaj konkursoj de junularo.

Teritorio de la lando estas dividita je distriktoj. 1 fojo en 4 jaroj okazas kunveno de reprezentantoj de ĉiuj distriktoj (la aŭtoro ne priskribas regulojn de elekto de ĉi tiuj reprezentantoj). En la kunveno estas konsiderataj variaj problemoj; ekzemple, pri distribuo de aveno: se en iu distrikto estas deficito de aveno, aliaj distriktoj donas parton de sia aveno al la distrikto kun la deficito. Supre menciita distribuo de idoj ankaŭ estas konsiderata en la kunveno. Ne ekzistas reguloj de voĉdonado en la kunveno, ĉar preskaŭ ĉiam partoprenantoj de la kunveno venas al unueca opinio per raciaj argumentoj.

Rilato al morto

Houjhnhnmoj rilatas al morto trankvile, almenaŭ al morto pro maljuneco. Kiam houjhnhnmo sentas, ke baldaŭ mortos, li aŭ ŝi adiaŭe vizitas siajn amikojn. Dum tio neniu esprimas malgajon. Kadavrojn oni metas en tre izolitaj lokoj.

Houjhnhnmoj mortas kiel regulo je 70-75 jaroj, tre malofte je 76-80. De tempo al tempo ili mortas pli frue pro akcidentoj, sed tre malofte.

Vidu ankaŭ

Fontoj