Houska (burgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 50° 29′ N 14° 37′ O / 50.483 °N, 14.617 °O / 50.483; 14.617 (mapo)

La burgo Houska troviĝas en Ĉeĥio, en la regiono Liberec, distrikto Česká Lípa, 47 km norde de la ĉefurbo Prago. Temas pri unu el la plej bone konservitaj burgoj de la ĉeĥa princa kaj reĝa dinastio Přemyslidoj.


Historio

Origine frugotika burgo konstruigita supozeble de la ĉeĥa reĝo Venceslao la 1-a, pli poste posedaĵo de la nobela familio el Dubá. Fine de la 16-a jarcento rekonstruita je renesanca kastelo. Rekonstruita en 1928.


Vidindaĵoj

Verda ĉambro
  • Gotika burga kapelo kun unikaj surmuraj pentraĵoj, gotika verda ĉambro kun pentraĵoj el la 16-a jarcento, kavalira salono kun en la mondo plej bona kolekto de damaaj trofej, restaŭritaj ejoj de la 2-a etapo, bela panoramo de la ĉirkaŭaĵo.
  • La burga kapelo laŭ la legendo staras ĝuste super „pordego al infero“ (pordego al aliaj mondoj).
  • En la burga kelaro troviĝas vintra tranoktloko de vespertoj.

Praktikaj informoj

  • La burgo publike alireblas ekde aprilo ĝis oktobro
  • Trarigardoj okazas kun ĉiĉerono.
  • En la burgo estas organizataj historiaj festenoj kaj diversaj kulturaj programoj.
  • Aktualajn informojn vidu en la retpaĝaro.


Eksteraj ligiloj

Oficiala burga retpaĝaro Ŝablono:Projekto