Houston (Teksaso)

El Vikipedio

(Alidirektita el Houston)
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Teksaso. Pri la samnoma lago vidu la artikolon Houston (lago).

Situo de Houston en Teksaso
Situo de Houston en Teksaso

Houston [HJUstn] estas urbo en Teksaso, Usono, fondita de la fratoj Allen kaj nomita honore al Sam Houston, militestro en la milito kontraŭ Meksiko por la sendependeco (aŭ usoneco) de Teksaso. Houston estis la ĉefurbo de Teksaso ĝis 1830 (Aŭstino nun estas la ĉefurbo).

Houston estas la tria plej granda urbo de Usono, kun proksimume 2,5 milionoj da enloĝantoj. Estas pli ol 4,5 milionoj da personoj, kiuj loĝas en la aglomeraĵo, la Metropola Regiono (Houston Metropolitan Area). Houston kovras ĉirkaŭ 1500 km2 kaj ĝi estas la plej granda usona urbo, kiu ne havas terzonajn leĝojn.

Houston estas mondkonata pro sia nafta industrio kaj sia ŝip-kanalo. Houston estas la tria plej uzata usona marhaveno.

Houston estas ankaŭ konata per la nomo "Bayou City".

Troviĝas en Houston ankaŭ la kosmocentro de NASA (Nasa Johnson Space Center), la Reliant Astrodome, kaj Rice-Universitato.

La ĉefa flughaveno estas "George Bush Intercontinental Airport" (IAH), nomita laŭ George H. W. Bush.

[redaktu] Esperanto

[redaktu] Ekstera ligilo

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al